Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoIsraelo volas aneksi palestinajn teritoriojn: merkrede, la 10an de junio [2020], la estro de la germana diplomataro Heiko Maas, post renkontiĝo kun la israela ministro por la eksterlandaj aferoj, esprimis "seriozan maltrankvilon" de la berlinaj aŭtoritatoj lige kun la planita anekso de Israelo de palestinaj teritorioj ĉe la Okcidenta Bordo kaj avertis la israelajn aŭtoritatojn kontraŭ ĉi tiun paŝon. Sinjoro Maas substrekis, ke la anekso deklarita de Benjamin Netanjahu [ הוָּיְתנְַנ מיןִָיְבּנ [ִde preskaŭ unu triono de la palestinaj teritorioj signifus perforton de la normoj de internacia juro. Maas ne precizigis, kiel Germanio reagus kaze de anekso. (Laŭ raporto de Pola Retradio)

Usona Kortumo decidis: ĵaŭde, la 18an de junio [2020], la usona Supera Kortumo haltigis planojn de Donald Trump por deporti 700 000 migrantajn junulojn el Usono, ĉefe al Meksiko kaj Centra Ameriko. Donald Trump tiel celis revoki iniciaton de Prezidento Obama por protekti la homajn rajtojn de tiuj, kiuj sendokumente venis al Usono kiel infanoj tiutempe kun siaj gepatroj. En multaj lokoj en Usono oni entuziasme celebris tiun kortuman decidon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Konsiloj por malpliigi streson dum la kronvirusa krizo: merkrede, la 17an de junio [2020], la retejo UN ESPERANTE raportis pri manieroj por malpliigi streson. Dum malfacilaj tempoj ni travivas pliigon de streso. Ni maltrankviliĝas, ni ne scias kion fari, kaj ni suferas. Por malpliigi streson kaj resti sana, ni devas, laŭeble, kreeme organizi niajn vivojn. Memoru, ke la krizo iam finiĝos, la vivo ne estas nur malfacilaĵoj, kaj vi trovos novajn vojojn. Trovu la faktojn pri KOVIM-19 kaj ne spektu troajn novaĵojn ĉiutage. Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizaĵo pri Sano disvastigas plurajn informojn pri tio: provu, laŭ via kapablo, personeco kaj kulturo, sekvi la sep konsilojn por sana vivkutimo:
1. Manĝu ekvilibre kaj sane;
2. Regule gimnastike ekzerciĝu;
3. Sufiĉe dormu kaj ripozu;
4. Havu socian subtenon – uzu teknologion por paroli kun amikoj kaj familio;
5. Havu tempon por malstreĉiĝi;
6. Atentu vian religion, se vi havas;
7. Trovu viajn ŝatatajn artojn, kulturojn kaj amuzaĵojn – pluraj muzeoj, kulturaj centroj kaj artistoj proponas interretajn prezentadojn.
Fine, kun nova labora tagordo kaj vivkutimo, pensu pri tio, kiel lerni ion novan. Bona respondo al malfacilaĵo estas afableco kaj kompato. (Laŭ raporto de UN ESPERANTE)