Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoManifestacio en Ateno, Grekio: sabate, la 20an de junio [2020], okaze de la Monda Tago de la Rifuĝintoj, pluraj centoj da personoj kolektiĝis centre de la urbo Ateno, subtene al la rifuĝintoj kaj azilpetantoj. La manifestaciantoj petis interalie de la grekaj aŭtoritatoj, ke ili faciligu la integriĝon de la rifuĝintoj, kiuj ofte frontas vere administracian turmenton. La konservativa registaro, kiu regas en Grekio de antaŭ jaro, iom post iom drastigas efektive la leĝaron kontraŭ la rifuĝintoj. De la marto, leĝo fakte trudas tiujn, kiuj akiris azilon, trovi loĝejon memstare en daŭro de monato, anstataŭ ses monatoj, kiel estis antaŭe. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Israelo volas aneksi palestinajn teritoriojn: merkrede, la 10an de junio [2020], la estro de la germana diplomataro Heiko Maas, post renkontiĝo kun la israela ministro por la eksterlandaj aferoj, esprimis "seriozan maltrankvilon" de la berlinaj aŭtoritatoj lige kun la planita anekso de Israelo de palestinaj teritorioj ĉe la Okcidenta Bordo kaj avertis la israelajn aŭtoritatojn kontraŭ ĉi tiun paŝon. Sinjoro Maas substrekis, ke la anekso deklarita de Benjamin Netanjahu [ הוָּיְתנְַנ מיןִָיְבּנ [ִde preskaŭ unu triono de la palestinaj teritorioj signifus perforton de la normoj de internacia juro. Maas ne precizigis, kiel Germanio reagus kaze de anekso. (Laŭ raporto de Pola Retradio)

Usona Kortumo decidis: ĵaŭde, la 18an de junio [2020], la usona Supera Kortumo haltigis planojn de Donald Trump por deporti 700 000 migrantajn junulojn el Usono, ĉefe al Meksiko kaj Centra Ameriko. Donald Trump tiel celis revoki iniciaton de Prezidento Obama por protekti la homajn rajtojn de tiuj, kiuj sendokumente venis al Usono kiel infanoj tiutempe kun siaj gepatroj. En multaj lokoj en Usono oni entuziasme celebris tiun kortuman decidon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)