Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTutmondaj novaĵoj en Esperanto: klaku, aŭskultu kaj spektu! http://novajhoj.weebly.com/25-06-2020.html Kunlaboro inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio: lunde, la 22an de junio [2020], la ĉinaj ĉefministro Li Keqiang [Lǐ Kèqiáng 李 克 强 [ljǐːkhɤ̀ːtɕháŋ]] kaj prezidento Xi Jinping [Xí Jìnpíng 习 近 平 [ɕíːtɕìnphjə́ŋ]] per videoligo kunprezidis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU, kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel [ʃaʁl miʃɛl] kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen [ˈʊʁzula fɔn deːɐ̯ ˈlaɪən]. Tio estis la unua oficiala renkontiĝo inter gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kaj ankaŭ la plej altnivela kunveno inter la du flankoj de post la kronvirusa eksplodo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Kiribato preferas Ĉinion: lunde, la 22an de junio [2020], en la Insularo Kiribato estis reelektita kiel prezidanto Taneti Maamau, konata kiel forta subtenanto de proksimaj ligoj kun Ĉinio. Kiribato estas lando en la Pacifiko kun malgranda loĝantaro de 110 mil homoj, sed ĝia teritorio etendiĝas je pli ol 2000 km, kaj ĝia ekskluziva ekonomia zono estas pli granda ol la tera surfaco de Barato. La situo kaj grandeco de Kiribato faras ĝin unu el ŝlosilaj landoj de la regiono. La prezidanta baloto en tiu lando estis konsiderata de pluraj observantoj kiel referendumo pri la rilatoj kun Ĉinio. Prezidanto Taneti Maamau estas konata kiel subtenanto de proksimaj rilatoj kun Pekino, inkluzive rilate kunlaboron surbaze de ĉina investado en grandajn infrastrukturajn projektojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Manifestacio en Ateno, Grekio: sabate, la 20an de junio [2020], okaze de la Monda Tago de la Rifuĝintoj, pluraj centoj da personoj kolektiĝis centre de la urbo Ateno, subtene al la rifuĝintoj kaj azilpetantoj. La manifestaciantoj petis interalie de la grekaj aŭtoritatoj, ke ili faciligu la integriĝon de la rifuĝintoj, kiuj ofte frontas vere administracian turmenton. La konservativa registaro, kiu regas en Grekio de antaŭ jaro, iom post iom drastigas efektive la leĝaron kontraŭ la rifuĝintoj. De la marto, leĝo fakte trudas tiujn, kiuj akiris azilon, trovi loĝejon memstare en daŭro de monato, anstataŭ ses monatoj, kiel estis antaŭe. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)