Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoAviadilaj pilotoj sen licencoj: merkrede, la 24an de junio [2020], pakistana ministro pri aviado deklaris, ke pli ol 30% de la pilotoj en Pakistano havas falsajn licencojn. Li aldonis, ke 262 el 860 aktivaj pilotoj de komercaj flugoj "fakte ne ekzameniĝis" kaj "ne havas flugosperton", kion montras datumoj de testejoj. Ili simple pagis al aliuloj, kiuj trapasis la ekzamenojn anstataŭ ili. Ĉiuj ĉi pilotoj estis forigitaj de laboro. Tiu informo iĝis speciale ŝoka post kraŝo de aviadilo, okazinta en Karaĉio en majo. Tiam pereis 97 el 99 homoj. La enketado jam trovis, ke al la katastrofo grave kontribuis neprofesia konduto de la pilotoj, kiuj dum unu el la plej komplikaj partoj de la flugo babilis pri la kronvirusa pandemio kaj plurfoje ignoris alarmajn avertojn de aviadotrafikaj kontrolistoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Aneksado en Cisjordanio: lunde, 22an de junio [2020] vespere, la Palestina [Nacia] Aŭtoritato [aŭ “Aŭtonomio”] organizis grandan kolektiĝon por protesti kontraŭ la israelaj projektoj pri aneksado de parto de Cisjordanio. Ankaŭ multaj eksterlandaj diplomatoj venis subteni milojn da ĉeestantaj Palestinanoj kaj konfirmis sian opozicion al la israelaj projektoj. Dum pli ol horo, sinsekvo da ambasadoroj venis sur la podion. Esprimis siajn pensojn reprezentantoj de Eŭropa Unio, Rusio, Ĉinio, Japanio kaj Jordanio. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Kunlaboro inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio: lunde, la 22an de junio [2020], la ĉinaj ĉefministro Li Keqiang [Lǐ Kèqiáng 李 克 强 [ljǐːkhɤ̀ːtɕháŋ]] kaj prezidento Xi Jinping [Xí Jìnpíng 习 近 平 [ɕíːtɕìnphjə́ŋ]] per videoligo kunprezidis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU, kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel [ʃaʁl miʃɛl] kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen [ˈʊʁzula fɔn deːɐ̯ ˈlaɪən]. Tio estis la unua oficiala renkontiĝo inter gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kaj ankaŭ la plej altnivela kunveno inter la du flankoj de post la kronvirusa eksplodo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)