Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSolidareco kun rifuĝintoj: lunde, la 22an de junio [2020], la ŝipo "Ocean Viking" rekomencis siajn savadojn en Mediteraneo, post tri monatoj da senaktiveco pro la sanitara krizo, por rekomenci siajn savadojn inter Eŭropo kaj Libio. La rifuĝintoj fuĝas tiun landon riskantesian vivon. La reveno de "Ocean Viking" frontas novan defion: eviti, ke la viruso disvastiĝu sur la ŝipo. Tiucele, oni efektivigis striktan protokolon: kvazaŭ-kirurgia ekipaĵo por la savmaristoj, malinfekta aerkluzo kaj izolitaj lokoj en konteneroj okaze de bezono. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Samseksemo en Gabono: marde, la 23an de junio [2020], la parlamentanoj en la okcident-afrika lando Gabono voĉdonis favore al malkriminaligo de la samseksemaj rilatoj, nuligante amendon al la punkodo voĉdonitan antaŭ jaro, kiu kondamnis samseksemon kiel "atencon kontraŭ la moroj". La voĉdonita malkriminaligo havis vastan eĥon en retkomunikiloj kaj en sociaj retoj merkredon matene. En Sub-sahara Afriko, samseksemo estas vaste kriminaligita, pli ol duono el tiuj landoj malpermesas aŭ subpremas la samseksemajn rilatojn, kelkfoje per mortopuno. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)


Akuzoj kontraŭ Julian Assange: ĵaŭde, la 25an de junio [2020], la usona departemento de justico anoncis, ke la federacia grandĵurio akuzis ĉi-merkrede Julian Assange pri “unu el la pli grandaj malkaŝoj de sekretaj informoj en la historio” de tiu lando. Se li estos deklarita kulpulo, Julian Assange alfrontos karcerpunon de pli ol 10 jaroj por ĉiu akuzo kontraŭ li, escepte por konspirado pri informadikaj entrudiĝoj, kiu reprezentas maksimumon de kvin jaroj de mallibereco. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)