Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMinaco de militist-puĉo en Brazilo: vendrede, la 12an de junio [2020], la usona gazeto New York Times raportis, ke la proksimuloj de prezidento [Jair] Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu], pritaksas la eblecon fari puĉon kontraŭ la ŝtato por trudi militistan reĝimon kun la celo regi fronte al la krizo akriĝinta pro la kronviruso. Brazilo alfrontas sian plej malbonan krizon en jardekoj, kaj laŭraporte “la prezidento Bolsonaro kaj liaj aliancitoj priatentas la eblecon fari militan intervenon por protekti sian la regpovon”. Dum la lastaj semajnoj kreskis la socia malkontento kontraŭ la brazila registaro kiel sekvo de la kreskanta nombro da forpasintoj kaj kontaĝitoj de Kovim-19 [Covid-19]. Pasintlunde [08 jun 2020], juĝisto de la supera federacia kortumo ordonis al la registaro diskonigi la datumojn pri la nombro da forpasintoj, kion la administracio de Bolsonaro neglektis, tute arbitre, ŝajne, kun la celo haltigi la kritikojn kaj protestojn pro la mastrumo de la krizo. Brazilo estas lando kun la due plej granda nombro da kontaĝitoj pro kronviruso en la mondo, kun pli ol 739 mil kazoj, nur post Usono, kaj la tria kun pli da forpasintoj (ĉirkaŭ 39 mil) laŭ la lastaj raportoj de la ministerio pri sano. Laŭ analizistoj oni ne vidas la eblecon, ke la puĉo konkretiĝu, tamen, estas zorgige, ke la proksimuloj de Bolsonaro daŭre minacas altrudi militistan diktaturon. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Leĝprojekto en Honkongo pri nacia himno: ĵaŭde, la 11an de junio [2020], la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) [ 香 港 [ɕāŋkǎŋ] [hœ́ ːŋ.kɔ̌ːŋ]] diris en deklaro, ke Carrie Lam, ĉefadministranto de Honkongo, tiutage subskribis leĝprojekton pri la nacia himno, validiĝontan tuj post kiam ĝia publikigo en la gazetaro vendrede [la 12an de junio 2020]. La nova leĝprojekto diras, ke homoj, kiuj uzas la himnon por komercaj celoj, aŭ publike kaj intence insultas la himnon, kiel ekzemple malaklamade dum futbal-matĉoj, povus esti monpunitaj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Usona blokado de petrolo al Venezuelo: merkrede, la 10an de junio [2020], la usona portalo Bloomberg raportis, ke Usono preparas novajn punojn kontraŭ 50 cistern-ŝipoj kiel parto de siaj klopodoj por bloki la sendadon de irana brulaĵo al Venezuelo. Laŭraporte, la usona registaro metis en sian punliston pli ol 100 petrolajn ŝipojn, kargajn kaj pasaĝerajn rilatajn al la ŝipoj de Irano. Kaj Irano kaj Venezuelo defendas siajn rajtojn komerci libere kaj promesas daŭrigi la kunlaboron spite al la punoj de Usono. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)