Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-06-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
Teksto区 [fə̄ŋtháitɕhwyː]] de Pekino okazis eksplodo de KOVIM-19, en la plej granda frukto-legoma bazaro, kie estis konfirmitaj sep infektiĝoj. Sekvinta testado de 517 homoj montris 45 pliajn infektitojn, kiuj ne havis simptomojn. 11 kvartaloj ĉirkaŭ la bazaro estas komplete fermitaj kaj ĉirkaŭitaj de polico. Tri apudaj bazlernejoj kaj ses infanĝardenoj estas fermitaj. La bazaro estas fermita. Oni trovis la viruson en haktabuloj, uzataj en la menciita bazaro por dispecigi importitan salmon, pro kio la salmo nun estis ekskludita el la menuo de ĉiuj manĝejoj kaj el ĉiuj superbazaroj en Pekino. Sportaj eventoj en kaj turismaj vojaĝoj al kaj en Pekino estas nuligitaj, la planita reveno de infanoj al infanĝardenoj kaj la unuaj tri klasoj de bazlernejoj prokrastitaj. Oni planas testi ĉiun personon, kiu ekde la 30a de majo [2020] havis almenaŭ "proksiman kontakton" kun al la bazaro. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Protestoj en Meksiko: ĵaŭde, la 11an de junio, kolero disvastiĝis en la urbo Gvadalaĥaro en Meksiko dum manifestacio post la morto de junulo arestita de la polico. La junulo, Giovanni López, estis arestita, ĉar li ne surhavis maskon. Laŭraporte, batoj ricevitaj post lia aresto kaŭzis lian morton. Dekoj da personoj en Gvadalaĥaro surstratiĝis, postulante justecon. Guberniestro Enrique Alfaro promesis, ke la kulpintoj estos punitaj. Li deklaris: "Ni ne permesos trouzadon de aŭtoritato, nek malobservadon de la homaj rajtoj". (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Minaco de militist-puĉo en Brazilo: vendrede, la 12an de junio [2020], la usona gazeto New York Times raportis, ke la proksimuloj de prezidento [Jair] Bolsonaro [ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu], pritaksas la eblecon fari puĉon kontraŭ la ŝtato por trudi militistan reĝimon kun la celo regi fronte al la krizo akriĝinta pro la kronviruso. Brazilo alfrontas sian plej malbonan krizon en jardekoj, kaj laŭraporte “la prezidento Bolsonaro kaj liaj aliancitoj priatentas la eblecon fari militan intervenon por protekti sian la regpovon”. Dum la lastaj semajnoj kreskis la socia malkontento kontraŭ la brazila registaro kiel sekvo de la kreskanta nombro da forpasintoj kaj kontaĝitoj de Kovim-19 [Covid-19]. Pasintlunde [08 jun 2020], juĝisto de la supera federacia kortumo ordonis al la registaro diskonigi la datumojn pri la nombro da forpasintoj, kion la administracio de Bolsonaro neglektis, tute arbitre, ŝajne, kun la celo haltigi la kritikojn kaj protestojn pro la mastrumo de la krizo. Brazilo estas lando kun la due plej granda nombro da kontaĝitoj pro kronviruso en la mondo, kun pli ol 739 mil kazoj, nur post Usono, kaj la tria kun pli da forpasintoj (ĉirkaŭ 39 mil) laŭ la lastaj raportoj de la ministerio pri sano. Laŭ analizistoj oni ne vidas la eblecon, ke la puĉo konkretiĝu, tamen, estas zorgige, ke la proksimuloj de Bolsonaro daŭre minacas altrudi militistan diktaturon. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)