Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoNacia sekureco en Hongkongo: marde, la 30an de junio [2020], la ministerio pri eksteraj aferoj de Ĉinio deklaris rilate Hongkongon, ke la lando adoptos decidojn reprezalie kiel reagon al la decido de Usono komenci nuligi la specialan statuson, kiun la usona leĝo ĝis nun donis al Hongkongo. La ŝtata sekretario de Usono Mike Pompeo anoncis, ke ekde la 29-a de junio Usono ĉesos ekporti ekipaĵojn de defendo kaj sekretaj teknologioj al Hongkongo. Pompeo diris, ke “se Pekino nun traktas Hongkongon kiel unu landon, unu sistemon, tiel ni devas trakti ĝin”. La nacia asembleo popola de Ĉinio aprobis leĝoprojekton de nacia sekureco en Hongkongo la 30an de junio. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Varmo-rekordo en Arkto: sabate, la 20an de junio, la urbeto Verĥojansk, situanta en nord-orienta Siberio, registris esceptan temperaturon, kiu atingis 38°C. Tio konsistigas, laŭ la franca prognozisto Etienne Kapikian, "absolutan rekordon ĉe la meteorologio-stacio", sed ankaŭ la plej altajn datumojn iam observatajn norde de la arkta polusa cirklo. La siberia urbeto Verĥojansk estis jam konata pro siaj temperaturaj diferencoj, kiuj estas inter la plej grandaj en la mondo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Solidareco kun rifuĝintoj: lunde, la 22an de junio [2020], la ŝipo "Ocean Viking" rekomencis siajn savadojn en Mediteraneo, post tri monatoj da senaktiveco pro la sanitara krizo, por rekomenci siajn savadojn inter Eŭropo kaj Libio. La rifuĝintoj fuĝas tiun landon riskantesian vivon. La reveno de "Ocean Viking" frontas novan defion: eviti, ke la viruso disvastiĝu sur la ŝipo. Tiucele, oni efektivigis striktan protokolon: kvazaŭ-kirurgia ekipaĵo por la savmaristoj, malinfekta aerkluzo kaj izolitaj lokoj en konteneroj okaze de bezono. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)