Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoInvito al la loĝantaro de Hongkongo: ĵaŭde, la 1an de julio [2020], la brita ĉefministro Boris Johnson deklaris en la parlamento, ke lia registaro planas ebligi al ĉiuj hongkongaj posedantoj de la brita transmara pasporto restadon en Britio, kun posta ricevo de kompleta brita civitaneco. Ankaŭ la aŭstralia ĉefministro Scott Morrison diris, ke lia registaro pripensas eblecon doni azilon al la loĝantoj de Hongkongo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

La 1a de julio estis Kanado-Tago: merkrede, la 1-an de julio [2020] en Kanado oni festas la Tagon de Kanado (ankaŭ nomata “Tago de Konfederiĝo”). Spektakloj, paradoj, piroteknikaĵoj kaj diversaj amuzaĵoj okazis tra la lando por festi la eventon. Por festi la tagon virtuale, la organiza komitato por la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo 2022 proponis elstaran filmon de la ikonaj kanadaj filmfaristoj: Colin Low kaj Tony Ianzelo. Spektu la filmon kaj plonĝu suben laŭ la montareca kanjono. Ŝvebu supre tra la nuboj en la pilotejo de aviadilo, glitu kun la hundsleda teamo tra la frostigita lago en Arkto. La filmo estas kortuŝa oferaĵo al la Kanada natura beleco kaj riĉa kultura heredaĵo. La filmo saltas de la ekrano kaj tuŝas vian koron. Filmita plene en la formato IMAX, ĝi mirigis spektantarojn de la tuta mondo. Oni povas spekti la filmon en la retejo de Universala Kongreso Montrealo 2022, kaj en la retejo de STUDIO, radio kaj televido en Esperanto. (Laŭ raporto de UK-Montrealo)

Nacia sekureco en Hongkongo: marde, la 30an de junio [2020], la ministerio pri eksteraj aferoj de Ĉinio deklaris rilate Hongkongon, ke la lando adoptos decidojn reprezalie kiel reagon al la decido de Usono komenci nuligi la specialan statuson, kiun la usona leĝo ĝis nun donis al Hongkongo. La ŝtata sekretario de Usono Mike Pompeo anoncis, ke ekde la 29-a de junio Usono ĉesos ekporti ekipaĵojn de defendo kaj sekretaj teknologioj al Hongkongo. Pompeo diris, ke “se Pekino nun traktas Hongkongon kiel unu landon, unu sistemon, tiel ni devas trakti ĝin”. La nacia asembleo popola de Ĉinio aprobis leĝoprojekton de nacia sekureco en Hongkongo la 30an de junio. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)