Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoReferendumo en Rusio: ĵaŭde, la 2an de julio [2020] estis publikigitaj rezultoj de la tutlanda referendumo, okazinta en Rusio antaŭtage. Voĉdonis 68% de la elektantoj. 78% de la voĉdonintoj subtenis amendojn al la Konstitucio de Rusio, proponitajn de la prezidanto kaj aprobitajn de la Ŝtata Dumao de Rusio. La amendoj interalie ebligas al Prezidento Vladimir Putin kandidatiĝi denove dufoje — en la jaroj 2024 kaj 2030. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Invito al la loĝantaro de Hongkongo: ĵaŭde, la 1an de julio [2020], la brita ĉefministro Boris Johnson deklaris en la parlamento, ke lia registaro planas ebligi al ĉiuj hongkongaj posedantoj de la brita transmara pasporto restadon en Britio, kun posta ricevo de kompleta brita civitaneco. Ankaŭ la aŭstralia ĉefministro Scott Morrison diris, ke lia registaro pripensas eblecon doni azilon al la loĝantoj de Hongkongo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

La 1a de julio estis Kanado-Tago: merkrede, la 1-an de julio [2020] en Kanado oni festas la Tagon de Kanado (ankaŭ nomata “Tago de Konfederiĝo”). Spektakloj, paradoj, piroteknikaĵoj kaj diversaj amuzaĵoj okazis tra la lando por festi la eventon. Por festi la tagon virtuale, la organiza komitato por la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo 2022 proponis elstaran filmon de la ikonaj kanadaj filmfaristoj: Colin Low kaj Tony Ianzelo. Spektu la filmon kaj plonĝu suben laŭ la montareca kanjono. Ŝvebu supre tra la nuboj en la pilotejo de aviadilo, glitu kun la hundsleda teamo tra la frostigita lago en Arkto. La filmo estas kortuŝa oferaĵo al la Kanada natura beleco kaj riĉa kultura heredaĵo. La filmo saltas de la ekrano kaj tuŝas vian koron. Filmita plene en la formato IMAX, ĝi mirigis spektantarojn de la tuta mondo. Oni povas spekti la filmon en la retejo de Universala Kongreso Montrealo 2022, kaj en la retejo de STUDIO, radio kaj televido en Esperanto. (Laŭ raporto de UK-Montrealo)