Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoBarato blokas ĉinajn aplikaĵojn: lunde, la 29an de junio [2020], Barato informis, ke 59 ĉinaj interretaj aplikaĵoj estos blokitaj en la lando, kiel malkongruaj al la postuloj de la nacia sekureco. Tio sekvis konflikton ĉe la landlimo de Barato kaj Ĉinio, kie antaŭ kelkaj semajnoj pereis 20 barataj militistoj. Oni ne sciigis, kiam la interreta blokado ekfunkcios. Samtempe okazas pliaj alvokoj bojkoti ĉiujn ĉinajn firmaojn kaj varojn, kies suma eksportado al Barato jam atingas 60 miliardojn da dolaroj jare. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Referendumo en Rusio: ĵaŭde, la 2an de julio [2020] estis publikigitaj rezultoj de la tutlanda referendumo, okazinta en Rusio antaŭtage. Voĉdonis 68% de la elektantoj. 78% de la voĉdonintoj subtenis amendojn al la Konstitucio de Rusio, proponitajn de la prezidanto kaj aprobitajn de la Ŝtata Dumao de Rusio. La amendoj interalie ebligas al Prezidento Vladimir Putin kandidatiĝi denove dufoje — en la jaroj 2024 kaj 2030. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Invito al la loĝantaro de Hongkongo: ĵaŭde, la 1an de julio [2020], la brita ĉefministro Boris Johnson deklaris en la parlamento, ke lia registaro planas ebligi al ĉiuj hongkongaj posedantoj de la brita transmara pasporto restadon en Britio, kun posta ricevo de kompleta brita civitaneco. Ankaŭ la aŭstralia ĉefministro Scott Morrison diris, ke lia registaro pripensas eblecon doni azilon al la loĝantoj de Hongkongo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)