Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKronviruso en Usono: vendrede, la 3an de julio [2020], Usono registris 54 000 kazojn de kronviruso dum 24 horoj, kio reprezentas novan rekordon de kontaĝoj en unu tago en tiu lando, raportis la universitato Johns Hopkins. La direktoro de la nacia instituto de alergioj kaj infektaj malsanoj, Anthony Fauce, asertis, ke la nombro de kazoj tagaj povas kreski ĝis 100 mil se la aŭtoritatuloj ne sukcesos bremsi la propagadon de la infekto. Pri la kaŭzoj rilataj al la evoluo de la Covid-19 en tiu lando, la fakulo asertis, ke tio obeas al malamo de la civitarano pri la socia distanciĝo. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Urĝa alvoko al ĉiuj Esperantistoj: dimanĉe, la 5an de julio [2020], Humphrey Tonkin, la UEA-reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj, sendis urĝan alvokon al la tutmonda Esperantistaro por nepre partopreni enketon de Unuiĝintaj Nacioj kun gravaj nuntempaj demandoj. La mondo bezonas solvojn kaj Unuiĝintaj Nacioj bezonas viajn respondojn. Temas pri facila enketo (en Esperanto!) per kiu vi ne nur povas montri solidarecon sed ankaŭ samideanecon por subteni nian gravan rilaton kun Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj. Do, bonvolu preni kelkajn minutojn por plenigi la enketon en Esperanto! Nepre faru ĝin hodiaŭ. Multan dankon! (Laŭ raporto de STUDIO kaj Unuiĝintaj Nacioj)

Barato blokas ĉinajn aplikaĵojn: lunde, la 29an de junio [2020], Barato informis, ke 59 ĉinaj interretaj aplikaĵoj estos blokitaj en la lando, kiel malkongruaj al la postuloj de la nacia sekureco. Tio sekvis konflikton ĉe la landlimo de Barato kaj Ĉinio, kie antaŭ kelkaj semajnoj pereis 20 barataj militistoj. Oni ne sciigis, kiam la interreta blokado ekfunkcios. Samtempe okazas pliaj alvokoj bojkoti ĉiujn ĉinajn firmaojn kaj varojn, kies suma eksportado al Barato jam atingas 60 miliardojn da dolaroj jare. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)