Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTumulto en Etiopio: merkrede, la 8a de julio [2020], estis raportite, ke jam 239 homoj pereis dum tumultoj en Etiopio post la murdo de populara kantisto en tiu lando. Pli ol 3500 homoj estas arestitaj. Koleriĝintaj homoj damaĝas oficejojn, disrabas kaj bruligas vendejojn, atakas policanojn kaj reprezentantojn de aliaj etnoj. Ofte tion plenumas organizitaj kaj armitaj grupoj. La stratojn de la ĉefurbo Adis-Abebo patrolas armeanoj. Interreto plu estas malŝaltita en la tuta lando. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Protesto kontraŭ kvaranteno: merkrede, la 8an de julio [2020], kvin mil protestantoj kolektiĝis apud la parlamentejo en Beogrado (Serbio), protestante kontraŭ plia kvaranteno, samtage anoncita de la prezidanto Aleksandar Vučić Александар Вучић [Aleksandar Vuĝiĉ] [aleksǎːndar ʋǔtʃitɕ]. Je la 10-a nokte grupo da protestantoj sukcesis penetri tra la policanan ĉenon en la parlamentejon, sed baldaŭ ili estis forpelitaj per larmogaso. Similaj eventoj malpli grandskale okazas ankaŭ en aliaj urboj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Kronviruso en Usono: vendrede, la 3an de julio [2020], Usono registris 54 000 kazojn de kronviruso dum 24 horoj, kio reprezentas novan rekordon de kontaĝoj en unu tago en tiu lando, raportis la universitato Johns Hopkins. La direktoro de la nacia instituto de alergioj kaj infektaj malsanoj, Anthony Fauce, asertis, ke la nombro de kazoj tagaj povas kreski ĝis 100 mil se la aŭtoritatuloj ne sukcesos bremsi la propagadon de la infekto. Pri la kaŭzoj rilataj al la evoluo de la Covid-19 en tiu lando, la fakulo asertis, ke tio obeas al malamo de la civitarano pri la socia distanciĝo. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)