Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoNigrulaj voĉoj gravas: vendrede, la 26an de junio [2020], produktoro de la animacia televidserio La Simpsonoj diris, ke La Simpsonoj ne plu uzos blankulojn por voĉigi ne-blankulajn rolulojn. Temas interalie pri baratdevena posedanto de usona superbazareto. Dum pluraj jaroj lin voĉigis blankulo Hank Azaria. La rolulo mem estis plurfoje kritikata pro karikatura bildigo de usonaj baratdevenuloj. Hank Azaria jam anoncis ĉi-jare, ke li ne plu voĉigos tiun ĉi rolulon. Cetere li voĉigas ankaŭ nigrulon-policanon kaj meksikdevenulon. Alia blankula aktoro Harry Shearer voĉigas nigrulan doktoron. Antaŭe aliaj blankulaj aktoroj, inkluzive de Mike Henry en la animacia televidserio Family Guy kaj Kristen Bell en Central Park jam diris, ke ili ne plu voĉigos neblankulajn rolulojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Muzeo transformiĝas al moskeo: vendrede, la 10an de julio [2020], prezidanto Recep Erdoğan [Redcep Erdoan] [ɾeˈd͡ʒep æɾdo(ɰ)ɑn] de Turkio, ordonis transformi la faman bazilikon Hagía Sophía [antikva- greke: Ἁγία Σοφία; latine: Sancta Sophia aŭ Sancta Sapientia (sankta saĝeco; turke: Ayasofya- yı Kebir Cami-i Şerifi] el muzeo al moskeo. Post sia malfermo en la jaro 537, dum pli ol 900 jaroj Hagía Sophía servis kiel ortodoksa katedralo kaj sidejo de la Patriarko de Konstantinopolo. La konstruaĵo estis moskeo ekde la jaro 1453 ĝis 1931, kiam ĝi estis laikigita laŭ ordono de la unua Prezidanto de Turkio, Kemal Atatürk. En 1985 ĝi estis deklarita monumento de la Monda heredaĵo de Unesko kaj estas la plej fama turisma vizitindaĵo en Istanbulo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Polica perforto kontraŭ aŭstraliaj indiĝenoj: marde, la 7an de julio [2020], en Sidnejo, Aŭstralio, tradicia aborigena ceremonio okazis dum manifestacio por kondamni la morton de centoj da Aborigenoj en la Aŭstraliaj prizonoj. Multaj membroj de la familioj de viktimoj ĉeestis. La movado Black Lives Matter [Nigrulaj vivoj gravas] ampleksiĝas ankaŭ en Australio, kie la kondamnado de la policaj perfortoj havas grandan eĥon en la indiĝena komunumo. La manifestacio en Sidnejo kolektis plurajn milojn da personoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)