Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoVakcino kontraŭ Kovim-19 [COVID-19] estas testita en Rusio: lunde, la 13an de julio [2020], Vikinovaĵoj raportis, ke la Seĉenov-Universitato (Moskvo, Rusio) informis pri la fino de la unua etapo de la testado de vakcino kontraŭ COVID-19. La klinika testado okazis ekde la 18-a de junio kaj pruvis, ke la vakcino estas sekura por la homa sano. En tiu ĉi etapo oni kontrolis ne efikecon de la vakcino, sed nur ĝian sekurecon por la homo. Sekva etapo esploros ĝian efikecon. Oni esperas komenci vakcinadon en Rusio ne pli frue ol meze de aŭtuno. Ĝi estos libervola. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Nigrulaj voĉoj gravas: vendrede, la 26an de junio [2020], produktoro de la animacia televidserio La Simpsonoj diris, ke La Simpsonoj ne plu uzos blankulojn por voĉigi ne-blankulajn rolulojn. Temas interalie pri baratdevena posedanto de usona superbazareto. Dum pluraj jaroj lin voĉigis blankulo Hank Azaria. La rolulo mem estis plurfoje kritikata pro karikatura bildigo de usonaj baratdevenuloj. Hank Azaria jam anoncis ĉi-jare, ke li ne plu voĉigos tiun ĉi rolulon. Cetere li voĉigas ankaŭ nigrulon-policanon kaj meksikdevenulon. Alia blankula aktoro Harry Shearer voĉigas nigrulan doktoron. Antaŭe aliaj blankulaj aktoroj, inkluzive de Mike Henry en la animacia televidserio Family Guy kaj Kristen Bell en Central Park jam diris, ke ili ne plu voĉigos neblankulajn rolulojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Muzeo transformiĝas al moskeo: vendrede, la 10an de julio [2020], prezidanto Recep Erdoğan [Redcep Erdoan] [ɾeˈd͡ʒep æɾdo(ɰ)ɑn] de Turkio, ordonis transformi la faman bazilikon Hagía Sophía [antikva- greke: Ἁγία Σοφία; latine: Sancta Sophia aŭ Sancta Sapientia (sankta saĝeco; turke: Ayasofya- yı Kebir Cami-i Şerifi] el muzeo al moskeo. Post sia malfermo en la jaro 537, dum pli ol 900 jaroj Hagía Sophía servis kiel ortodoksa katedralo kaj sidejo de la Patriarko de Konstantinopolo. La konstruaĵo estis moskeo ekde la jaro 1453 ĝis 1931, kiam ĝi estis laikigita laŭ ordono de la unua Prezidanto de Turkio, Kemal Atatürk. En 1985 ĝi estis deklarita monumento de la Monda heredaĵo de Unesko kaj estas la plej fama turisma vizitindaĵo en Istanbulo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)