Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKonfrontiĝo inter Armenio kaj Azerbajĝano: dimanĉe, la 12an de julio [2020], okazis bataloj ĉe la landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano, en kiuj jam pereis ĉirkaŭ 20 homoj. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres alvokis ambaŭ landojn haltigi la bataladon. La Usona Departemento de Ŝtato kondamnis la perforton ĉe la armeno-azera landlimo kaj alvokis al ĝia ĉesigo. La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio alvokis ambaŭ flankojn ĉesigi la bataladon kaj proponis sian helpon pri malstreĉigo de la situacio. Fakuloj atentigas, ke dum pluraj jaroj ambaŭ flankoj ĝis nun ne pafis unu kontraŭ alia per tankoj kaj pezaj kanonoj, do temas pri serioza kresko de la streĉiteco, kiu povas kaŭzi novan militon. Ĉiuj rimarkas, ke ambaŭ landoj spertis gravajn ekonomiajn perdojn pro la kronvirusa pandemio, kio interalie streĉis la politikan situacion. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Vakcino kontraŭ Kovim-19 [COVID-19] estas testita en Rusio: lunde, la 13an de julio [2020], Vikinovaĵoj raportis, ke la Seĉenov-Universitato (Moskvo, Rusio) informis pri la fino de la unua etapo de la testado de vakcino kontraŭ COVID-19. La klinika testado okazis ekde la 18-a de junio kaj pruvis, ke la vakcino estas sekura por la homa sano. En tiu ĉi etapo oni kontrolis ne efikecon de la vakcino, sed nur ĝian sekurecon por la homo. Sekva etapo esploros ĝian efikecon. Oni esperas komenci vakcinadon en Rusio ne pli frue ol meze de aŭtuno. Ĝi estos libervola. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Nigrulaj voĉoj gravas: vendrede, la 26an de junio [2020], produktoro de la animacia televidserio La Simpsonoj diris, ke La Simpsonoj ne plu uzos blankulojn por voĉigi ne-blankulajn rolulojn. Temas interalie pri baratdevena posedanto de usona superbazareto. Dum pluraj jaroj lin voĉigis blankulo Hank Azaria. La rolulo mem estis plurfoje kritikata pro karikatura bildigo de usonaj baratdevenuloj. Hank Azaria jam anoncis ĉi-jare, ke li ne plu voĉigos tiun ĉi rolulon. Cetere li voĉigas ankaŭ nigrulon-policanon kaj meksikdevenulon. Alia blankula aktoro Harry Shearer voĉigas nigrulan doktoron. Antaŭe aliaj blankulaj aktoroj, inkluzive de Mike Henry en la animacia televidserio Family Guy kaj Kristen Bell en Central Park jam diris, ke ili ne plu voĉigos neblankulajn rolulojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)