Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoAkvobaraĵo minacas Egiption: merkrede, la 15an de julio [2020], Etiopio ekplenigis akvobaraĵon, kiu estas la plej granda en Afriko kaj jam kaŭzis akrajn disputojn kun la najbaraj Egiptio kaj Sudano. Etiopio asertas ke la projekto eltiros ĝian loĝantaron el malriĉeco, sed Egiptio nomis ĝin minaco al sia ekzistado. La akvobaraĵo necesas por funkciado de hidroelektra centralo, konstruata ĉe la Blua Nilo, 15 km for de la landlimo kun Sudano. Egiptio atentigas ke la Blua Nilo alfluas en Nilon, el kiu la lando ricevas 90% de sia akvo, do malkresko de la akvoprovizado estas konsiderata grandega danĝero. Jam en junio egiptia ministro pri eksterlandaj aferoj petis intervenon de la Unuiĝintaj Nacioj, avertante ke alikaze povas eksplodi granda konflikto. Ankaŭ najbara Sudano plendis ke, ekde ekplenigado de la akvobaraĵo, la akvonivelo malkreskas po 90 milionoj da kubaj metroj tage. Tamen ĝia reago estas pli milda, ĉar Sudano esperas profiti de tiu projekto, ricevonte malmultekostan elektron kaj ankaŭ preventadon de inundoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ĉinio urĝas Usonon: ĵaŭde, la 9an de julio, Ĉinio urĝis Usonon forĵeti sian malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon kaj labori kun Ĉinio por antaŭenigi la duflankajn rilatojn laŭ la vojo de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la politiko de Ĉinio pri Usono estas konsekvenca kaj klara. "Ni nin devontigas al kunlaboro kun la usona flanko por ne-konfliktado, ne-konfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro. Samtempe ni firme nin dediĉas al protekto de la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de Ĉinio." Li diris ankaŭ, ke Ĉinio urĝas Usonon forĵeti sian malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon, ĝuste rigardi la mondon kaj ĉina-usonajn rilatojn en la 21a jarcento kaj labori kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn laŭ la vojo de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Konfrontiĝo inter Armenio kaj Azerbajĝano: dimanĉe, la 12an de julio [2020], okazis bataloj ĉe la landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano, en kiuj jam pereis ĉirkaŭ 20 homoj. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres alvokis ambaŭ landojn haltigi la bataladon. La Usona Departemento de Ŝtato kondamnis la perforton ĉe la armeno-azera landlimo kaj alvokis al ĝia ĉesigo. La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio alvokis ambaŭ flankojn ĉesigi la bataladon kaj proponis sian helpon pri malstreĉigo de la situacio. Fakuloj atentigas, ke dum pluraj jaroj ambaŭ flankoj ĝis nun ne pafis unu kontraŭ alia per tankoj kaj pezaj kanonoj, do temas pri serioza kresko de la streĉiteco, kiu povas kaŭzi novan militon. Ĉiuj rimarkas, ke ambaŭ landoj spertis gravajn ekonomiajn perdojn pro la kronvirusa pandemio, kio interalie streĉis la politikan situacion. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)