Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSeksa malegaleco en lernejoj: nova raporto de Unesko montras, ke post 25 jaroj la kvanto de knabinoj en lernejoj preskaŭ duobliĝis en evolulandoj, kaj la seksa malegaleco duoniĝis en elementaj lernejoj. Tamen la afero ŝanĝiĝas malrapide, kaj nur en 2050 ni atingus la celon vidi ĉiujn knabinojn en lernejo. Laŭ Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, ignori klerigadon de knabinoj estas ignori unu el la plej efikaj aferoj pri evoluigo. Kiam knabinoj ricevas bonkvalitan klerigadon, ili kapablas rompi sociajn antaŭjuĝojn, kiuj malebligas seksan egalecon. Ili kapablas ankaŭ plibone decidi pri siaj gravedeco, naskado kaj sano. Ni ne konstruos la mondon, kiun ni volas, sen klerigado kaj enpovigo de knabinoj kaj virinoj. (Laŭ raporto de UN-ESPERANTE)

Kronvirusa kvaranteno en Turkmenio: la 16an de julio [2020], Turkmenio, lando en centra Azio, fermis por vizitado ĉiujn moskejojn, preĝejojn kaj pilgrimejojn. En la ĉefurbo Aŝgabato oni devigas ĉiujn surporti maskojn, ĉiuj manĝejoj, bazaroj kaj aĉetcentroj estas fermitaj. Ĝis la 23a de julio estas ĉesigita trafikado de trajnoj. En kelkaj regionoj ĉesis ankaŭ interurba busa trafiko. Tamen ĝis nun Turkmenio oficiale konfirmis eĉ ne unu infektiĝon. La 12an de julio Ĥristina Nestojanova, edzino de la unua sekretario de la rusia ambasadorejo en Turkmenio, publikigis en sia Instagram-konto mesaĝon, tute kontraŭan al tiu oficiala bildo pri neniaj kazoj. Ŝi diris: "La konfirmitaj kazoj de la infektiĝo ankoraŭ "mankas"... Ni ja komprenas, ke la afero estas alia... Malsanuloj tre multas. Mi tre amas tiun ĉi landon. Tutkore. Sed mi estas profunde elreviĝinta je ĝiaj malfruaj agoj... Forpasis turka diplomato, konsilisto de la prezidanto kaj amaso da aliaj homoj. Sed la kronviruso estas ne agnoskita. Kaj tio estas terura fakto, kiu diferencigas tiun ĉi landon de ĉiuj aliaj, agnoskintaj kaj kuracantaj la malsanulojn. Ni estas en kaptilo. Ĉi tie oni ne kuracas. Kiu estas pli forta, tiu postvivos." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj

Akvobaraĵo minacas Egiption: merkrede, la 15an de julio [2020], Etiopio ekplenigis akvobaraĵon, kiu estas la plej granda en Afriko kaj jam kaŭzis akrajn disputojn kun la najbaraj Egiptio kaj Sudano. Etiopio asertas ke la projekto eltiros ĝian loĝantaron el malriĉeco, sed Egiptio nomis ĝin minaco al sia ekzistado. La akvobaraĵo necesas por funkciado de hidroelektra centralo, konstruata ĉe la Blua Nilo, 15 km for de la landlimo kun Sudano. Egiptio atentigas ke la Blua Nilo alfluas en Nilon, el kiu la lando ricevas 90% de sia akvo, do malkresko de la akvoprovizado estas konsiderata grandega danĝero. Jam en junio egiptia ministro pri eksterlandaj aferoj petis intervenon de la Unuiĝintaj Nacioj, avertante ke alikaze povas eksplodi granda konflikto. Ankaŭ najbara Sudano plendis ke, ekde ekplenigado de la akvobaraĵo, la akvonivelo malkreskas po 90 milionoj da kubaj metroj tage. Tamen ĝia reago estas pli milda, ĉar Sudano esperas profiti de tiu projekto, ricevonte malmultekostan elektron kaj ankaŭ preventadon de inundoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)