Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKanada polico protektas nazian monumenton: kanada polico komencis enketon pri la suspektata "krimo de malamo" post kiam la 21an de junio [2020] iu skribis la vortojn "Nazia militmonumento" sur monumento omaĝe al soldatoj de la 14a SS-divizio, situanta ĉe la ukraina tombejo de Sankta Volodimir en Oakville, 40 km for de la urbo Toronto. Laŭ la polico, la grafitio aperis sur la monumento kaj celas "identigeblan grupon", do laŭ kanadaj leĝoj ĝi estas konsiderata "krimo de malamo". Tamen post kritiko en la amaskomunikiloj la polico ŝanĝis la vortumon de "krimo de malamo" al "vandalismo". Tamen la publiko nun koncentriĝis je alia afero, demandante, kial entute Kanado havas naziajn monumentojn. En Kanado troviĝas almenaŭ du pliaj statuoj omaĝe al la ukrainaj kunlaborantoj kun nazioj. La 14a SS-divizio estis formita en 1943 el ukrainaj naciistoj, kiuj aliĝis al la nazioj dum la Dua mondmilito kiel volontuloj. La Nazia Germanio tiam alfrontis kreskantan premon de la Ruĝa Armeo kaj ties okcidentaj aliancanoj. Krom la batalado ĉe la frontlinio la divizio partoprenis ekstermadon de judoj kaj buĉadon de poloj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Seksa malegaleco en lernejoj: nova raporto de Unesko montras, ke post 25 jaroj la kvanto de knabinoj en lernejoj preskaŭ duobliĝis en evolulandoj, kaj la seksa malegaleco duoniĝis en elementaj lernejoj. Tamen la afero ŝanĝiĝas malrapide, kaj nur en 2050 ni atingus la celon vidi ĉiujn knabinojn en lernejo. Laŭ Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, ignori klerigadon de knabinoj estas ignori unu el la plej efikaj aferoj pri evoluigo. Kiam knabinoj ricevas bonkvalitan klerigadon, ili kapablas rompi sociajn antaŭjuĝojn, kiuj malebligas seksan egalecon. Ili kapablas ankaŭ plibone decidi pri siaj gravedeco, naskado kaj sano. Ni ne konstruos la mondon, kiun ni volas, sen klerigado kaj enpovigo de knabinoj kaj virinoj. (Laŭ raporto de UN-ESPERANTE)

Kronvirusa kvaranteno en Turkmenio: la 16an de julio [2020], Turkmenio, lando en centra Azio, fermis por vizitado ĉiujn moskejojn, preĝejojn kaj pilgrimejojn. En la ĉefurbo Aŝgabato oni devigas ĉiujn surporti maskojn, ĉiuj manĝejoj, bazaroj kaj aĉetcentroj estas fermitaj. Ĝis la 23a de julio estas ĉesigita trafikado de trajnoj. En kelkaj regionoj ĉesis ankaŭ interurba busa trafiko. Tamen ĝis nun Turkmenio oficiale konfirmis eĉ ne unu infektiĝon. La 12an de julio Ĥristina Nestojanova, edzino de la unua sekretario de la rusia ambasadorejo en Turkmenio, publikigis en sia Instagram-konto mesaĝon, tute kontraŭan al tiu oficiala bildo pri neniaj kazoj. Ŝi diris: "La konfirmitaj kazoj de la infektiĝo ankoraŭ "mankas"... Ni ja komprenas, ke la afero estas alia... Malsanuloj tre multas. Mi tre amas tiun ĉi landon. Tutkore. Sed mi estas profunde elreviĝinta je ĝiaj malfruaj agoj... Forpasis turka diplomato, konsilisto de la prezidanto kaj amaso da aliaj homoj. Sed la kronviruso estas ne agnoskita. Kaj tio estas terura fakto, kiu diferencigas tiun ĉi landon de ĉiuj aliaj, agnoskintaj kaj kuracantaj la malsanulojn. Ni estas en kaptilo. Ĉi tie oni ne kuracas. Kiu estas pli forta, tiu postvivos." (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)