Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDonald Trump ne akceptos elektan malvenkon: lunde, la 20an de julio [2020], Donald Trump rifuzas promesi akcepton de la novembraj elektoj se ili favoros al Joe Biden. Dum la kandidato de la demokrata partio, Joe Biden, havas avantaĝon je 15 procentaj poentoj fronte al Donald Trump, survoje al la prezidentaj elektoj en novembro, Trump diris, ke povus okazi trompo kaj li rifuzis promesi, ke li akceptos la elektajn rezultojn. La voĉdonantoj daŭre kritikas la administradon de Trump rilate la epidemion de la kronviruso en Usono, kie forpasis pli ol 140 mil personoj, kaj tri milionoj estas kontaĝitaj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Kanada polico protektas nazian monumenton: kanada polico komencis enketon pri la suspektata "krimo de malamo" post kiam la 21an de junio [2020] iu skribis la vortojn "Nazia militmonumento" sur monumento omaĝe al soldatoj de la 14a SS-divizio, situanta ĉe la ukraina tombejo de Sankta Volodimir en Oakville, 40 km for de la urbo Toronto. Laŭ la polico, la grafitio aperis sur la monumento kaj celas "identigeblan grupon", do laŭ kanadaj leĝoj ĝi estas konsiderata "krimo de malamo". Tamen post kritiko en la amaskomunikiloj la polico ŝanĝis la vortumon de "krimo de malamo" al "vandalismo". Tamen la publiko nun koncentriĝis je alia afero, demandante, kial entute Kanado havas naziajn monumentojn. En Kanado troviĝas almenaŭ du pliaj statuoj omaĝe al la ukrainaj kunlaborantoj kun nazioj. La 14a SS-divizio estis formita en 1943 el ukrainaj naciistoj, kiuj aliĝis al la nazioj dum la Dua mondmilito kiel volontuloj. La Nazia Germanio tiam alfrontis kreskantan premon de la Ruĝa Armeo kaj ties okcidentaj aliancanoj. Krom la batalado ĉe la frontlinio la divizio partoprenis ekstermadon de judoj kaj buĉadon de poloj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Seksa malegaleco en lernejoj: nova raporto de Unesko montras, ke post 25 jaroj la kvanto de knabinoj en lernejoj preskaŭ duobliĝis en evolulandoj, kaj la seksa malegaleco duoniĝis en elementaj lernejoj. Tamen la afero ŝanĝiĝas malrapide, kaj nur en 2050 ni atingus la celon vidi ĉiujn knabinojn en lernejo. Laŭ Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, ignori klerigadon de knabinoj estas ignori unu el la plej efikaj aferoj pri evoluigo. Kiam knabinoj ricevas bonkvalitan klerigadon, ili kapablas rompi sociajn antaŭjuĝojn, kiuj malebligas seksan egalecon. Ili kapablas ankaŭ plibone decidi pri siaj gravedeco, naskado kaj sano. Ni ne konstruos la mondon, kiun ni volas, sen klerigado kaj enpovigo de knabinoj kaj virinoj. (Laŭ raporto de UN-ESPERANTE)