Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEbolo-malsano furiozas en Kongo: merkrede, la 22an de julio [2020], la Monda Organizo pri Sano (MOS) avertis, ke ebolo disvastiĝas tra okcidentaj regionoj de Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi anoncis eksplodon de la malsano la 1an de junio. Ekde tiam en la okcidenta Ekvatora provinco estis registritaj 56 konfirmitaj kazoj, kaj jam mortis 20 homoj. Tra la provinco fluas rivero Kongo, servanta kiel aktiva trafikejo, laŭ kiu lokanoj veturas je miloj da kilometroj. Haveblas ankaŭ la orienta centro, kiu proksimas al la najbaraj Ugando kaj Ruando. La 25an de junio la Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaris eksplodon de ebolo en la orientaj provincoj Iturio kaj Norda Kivuo en la Demokratia Respubliko Kongo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Donald Trump ne akceptos elektan malvenkon: lunde, la 20an de julio [2020], Donald Trump rifuzas promesi akcepton de la novembraj elektoj se ili favoros al Joe Biden. Dum la kandidato de la demokrata partio, Joe Biden, havas avantaĝon je 15 procentaj poentoj fronte al Donald Trump, survoje al la prezidentaj elektoj en novembro, Trump diris, ke povus okazi trompo kaj li rifuzis promesi, ke li akceptos la elektajn rezultojn. La voĉdonantoj daŭre kritikas la administradon de Trump rilate la epidemion de la kronviruso en Usono, kie forpasis pli ol 140 mil personoj, kaj tri milionoj estas kontaĝitaj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Kanada polico protektas nazian monumenton: kanada polico komencis enketon pri la suspektata "krimo de malamo" post kiam la 21an de junio [2020] iu skribis la vortojn "Nazia militmonumento" sur monumento omaĝe al soldatoj de la 14a SS-divizio, situanta ĉe la ukraina tombejo de Sankta Volodimir en Oakville, 40 km for de la urbo Toronto. Laŭ la polico, la grafitio aperis sur la monumento kaj celas "identigeblan grupon", do laŭ kanadaj leĝoj ĝi estas konsiderata "krimo de malamo". Tamen post kritiko en la amaskomunikiloj la polico ŝanĝis la vortumon de "krimo de malamo" al "vandalismo". Tamen la publiko nun koncentriĝis je alia afero, demandante, kial entute Kanado havas naziajn monumentojn. En Kanado troviĝas almenaŭ du pliaj statuoj omaĝe al la ukrainaj kunlaborantoj kun nazioj. La 14a SS-divizio estis formita en 1943 el ukrainaj naciistoj, kiuj aliĝis al la nazioj dum la Dua mondmilito kiel volontuloj. La Nazia Germanio tiam alfrontis kreskantan premon de la Ruĝa Armeo kaj ties okcidentaj aliancanoj. Krom la batalado ĉe la frontlinio la divizio partoprenis ekstermadon de judoj kaj buĉadon de poloj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)