Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEkonomia krizo en Libano: merkrede, la 22an de julio [2020], la Esperanta novaĵ-retejo Neniam Milito Inter Ni raportis, ke la Mez-Orienta lando Libano spertas sian plej gravan ekonomian krizon de antaŭ jardekoj. Sur la nigra merkato, la libana valuto perdis pli ol 85% de sia valoro dum la lastaj naŭ monatoj. La prezoj de la varoj eksplodas, ĉar Libano importas preskaŭ ĉion: de bazaj nutraĵoj ĝis luksaj varoj. Manko de karburaĵo, interrompo de elektro, ktp. – ĉio kolapsas. La ekonomikistoj avertis Libanon: se la registaro ne adoptos urĝajn aranĝojn por restarigi la konfidon de la regiona kaj internacia komunumoj, la lando eniros en longan periodon dehiperinflacio kaj depresio. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Kunlaboro kaj subteno por Latin-Ameriko: ĵaŭde, la 23an de julio [2020], Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi [王毅 Wáng Yì [wáŋ ìː]] diris, ke Ĉinio volas labori kun Latin-Ameriko por trakti la multajn defiojn alportitajn de la kronvirusa epidemio kaj kune kontribui al monda ekonomia renormaliĝo. Ministro Wang Yi ankaŭ faris kvin proponojn por la sekva paŝo de ĉina-latinamerika kunlaboro, kiuj inkluzivas helpi unu la alian protekti la ekonomion kaj popolan vivtenon, antaŭenigi la komunan konstruadon de la projekto Zono kaj Vojo kaj fortigi la kunordigon de tutmonda regado. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ebolo-malsano furiozas en Kongo: merkrede, la 22an de julio [2020], la Monda Organizo pri Sano (MOS) avertis, ke ebolo disvastiĝas tra okcidentaj regionoj de Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi anoncis eksplodon de la malsano la 1an de junio. Ekde tiam en la okcidenta Ekvatora provinco estis registritaj 56 konfirmitaj kazoj, kaj jam mortis 20 homoj. Tra la provinco fluas rivero Kongo, servanta kiel aktiva trafikejo, laŭ kiu lokanoj veturas je miloj da kilometroj. Haveblas ankaŭ la orienta centro, kiu proksimas al la najbaraj Ugando kaj Ruando. La 25an de junio la Monda Organizo pri Sano (MOS) deklaris eksplodon de ebolo en la orientaj provincoj Iturio kaj Norda Kivuo en la Demokratia Respubliko Kongo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)