Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-07-31
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoVjetnamio evakuos 80 mil turistojn: marde, la 28an de julio [2020], La registaro de Vjetnamio informis, ke el la feria urbo Danango [vjetmane: Đà Nẵng, [ɗâː nǎˀŋ]] estos evakuitaj 80 mil turistoj. Dum kvar tagoj la feriantoj (plejparte vjetnamoj) estos forportataj de flugkompanioj Bamboo Airways, Pacific Airlines kaj VietJet Air, plenumontaj ĝis 100 flugojn tage al 11 urboj de la lando. Ĉiuj aliaj enlandaj flugoj el Danango estas provizore nuligitaj, ŝoseoj blokitaj por ĉia enira kaj elira trafiko krom transportado de pacientoj, laboristoj, ekspertoj, manĝaĵoj kaj varoj. La aŭtoritatoj asertas, ke temas pri nova, oble pli agresa, stamo de Kovim-19 [COVID-19]. Danango estas populara ripozejo, kies vidindaĵoj kaj plaĝoj ĉiujare altiras milionojn da vjetnamaj kaj eksterlandaj turistoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Optimismo kaj solidareco en Argentino: dimanĉe, la 26an de julio [2020], la argentina prezidento Alberto Fernández, dum virtuala evento omaĝe al la fama Eva Perón, deklaris sian deviĝon por la plej vundeblaj homoj dum la kronvirusa pandemio, kiu damaĝas la sudamerikan landon. La ŝtatestro asertis, ke “dum ekzistas bezonuloj en Argentino, kaj kiam ni vidas la malegalecon, ni ne povas resti en paco kun nia konscienco”. Fernández rekonfirmis la sindevigon de sia registaro por la plej vundeblaj sektoroj kaj diris: “Neniam malfortiĝu, mi ĉiam akompanos vin". (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Rekordaj temperaturoj ĉe la Norda Poluso: sabate, la 25an de julio [2020], en Svalbardo, norvegia insularo en Arkto, oni registris temperaturojn super 20 gradoj. Laŭ la norvegia meteologia instituto, ili estas la plej varmaj iam registritaj de pli ol kvardek jaroj. Kun la kulmino ĝis 21,2 gradoj dum posttagmezo, la insularo eĉ spertis sian duan plej varman tagon de post la komenco de la meteologiaj mezuroj. La grupo da insuloj, kelkfoje pli konata per la nomo Spicbergo, situas mil kilometrojn for de la Norda Poluso. La sabata kulmino de varmo, superas la normalajn sezonajn temperaturojn: kutime en julio, plej varma monato en Arkto, la temperaturo ĉirkaŭas 5 ĝis 8 gradojn en la Svalbardo-insularo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)