Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-07-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉina navig-satelita sistemo Beidou estas finkonstruita.
– Ĉinio sendis sondilon al Marso.
– Post 177-tagoj fermitaj, enĉambraj eksponejoj de Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino estas denove malfermitaj al la publiko.
– Xi Jinping inspektis Jilin-provincon.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉina navig-satelita sistemo Beidou estas finkonstruita.

Antaŭ nelonge la lasta satelito por la sistemo BeiDou-3 estis sukcese lanĉita, kaj tio markas plenumon de la konstruado de Tutmonda Navigada Satelita Sistemo Beidou. La sistemo liveros al tutmondaj uzantoj lokalizon, navigadon kaj altempigon diurnan kaj precizan.

– Ĉinio sendis sondilon al Marso.

La 23an de julio Ĉinio lanĉis sian unuan marsan sondilon, celante plenumi orbitadon, almarsiĝon kaj rondvojaĝon en unu misio kaj tiel realigi sian unuan paŝon en planeda esplorado de la sunsistemo. La vojaĝo al la ruĝa planedo daŭros preskaŭ sep-monatojn.

– Post 177-tagoj fermitaj, enĉambraj eksponejoj de Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino estas denove malfermitaj al la publiko.

Ekde la 20-a de julio, malaltiĝis la kriz-responda nivelo pri publika sano de Pekino. En tiu sama tago, la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino publikigis anoncon, ke ekde la 21-a de julio la muzeo malfermas enĉambrajn eksponejojn, kiel la halo de trezoroj kaj la halo de horloĝoj, surbaze de antaǔmendo de vizitantoj, limigo de ilia nombro kaj evito de amasiĝo.

– Xi Jinping inspektis Jilin-provincon.

La 22an de julio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis Jilin-provincon. Li vizitis modelan zonon por produktado de verdaj manĝaĵoj kaj terkulturistan kooperativon por informiĝi pri grenoproduktado, protekto de uzo de nigra grundo, mekanizita kaj grandskala agrikulturo. En sia libro Regado de Ĉinio, Xi proponas prioritaton al aferoj rilataj al agrikulturo kaj kamparo, kaj atentigas pri la roloj de agrikulturaj kooperativoj kaj familiaj bienoj en modernigo de ĉina agrikulturo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn