Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoNova termonuklea energi-projekto: marde, la 28an de julio [2020], en sud-francia urbeto okazis solena starto de la muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro (ITER), al kiu la sciencistoj ligas esperojn kreila plej povan kaj puran energifonton. Se la projekto sukcesos, komenciĝos konstruado de komercaj versioj de la reaktoro tra la mondo, kiuj povos produkti ĝis 10-15-oble pli da elektro ol ĝis nun. La estroj de la projekto jam esprimis certecon, ke tio estas granda paŝo en la evoluigo de la teknologio. Skeptikuloj tamen asertas, ke fuzio plu restas neefika teknologio, konsumanta pli da energio ol ĝi produktas kaj ke tiu problemo apenaŭ solveblos en prognozebla estonteco. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Vjetnamio evakuos 80 mil turistojn: marde, la 28an de julio [2020], La registaro de Vjetnamio informis, ke el la feria urbo Danango [vjetmane: Đà Nẵng, [ɗâː nǎˀŋ]] estos evakuitaj 80 mil turistoj. Dum kvar tagoj la feriantoj (plejparte vjetnamoj) estos forportataj de flugkompanioj Bamboo Airways, Pacific Airlines kaj VietJet Air, plenumontaj ĝis 100 flugojn tage al 11 urboj de la lando. Ĉiuj aliaj enlandaj flugoj el Danango estas provizore nuligitaj, ŝoseoj blokitaj por ĉia enira kaj elira trafiko krom transportado de pacientoj, laboristoj, ekspertoj, manĝaĵoj kaj varoj. La aŭtoritatoj asertas, ke temas pri nova, oble pli agresa, stamo de Kovim-19 [COVID-19]. Danango estas populara ripozejo, kies vidindaĵoj kaj plaĝoj ĉiujare altiras milionojn da vjetnamaj kaj eksterlandaj turistoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Optimismo kaj solidareco en Argentino: dimanĉe, la 26an de julio [2020], la argentina prezidento Alberto Fernández, dum virtuala evento omaĝe al la fama Eva Perón, deklaris sian deviĝon por la plej vundeblaj homoj dum la kronvirusa pandemio, kiu damaĝas la sudamerikan landon. La ŝtatestro asertis, ke “dum ekzistas bezonuloj en Argentino, kaj kiam ni vidas la malegalecon, ni ne povas resti en paco kun nia konscienco”. Fernández rekonfirmis la sindevigon de sia registaro por la plej vundeblaj sektoroj kaj diris: “Neniam malfortiĝu, mi ĉiam akompanos vin". (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)