Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTurkio sendis trupojn al Azerbajĝano: merkrede, la 29an de julio [2020], en Azerbajĝano komenciĝis militekzerco, kiun partoprenas trupoj venintaj el Turkio. Ili okazos sur la tuta teritorio de la lando, inkluzive en azera enklavo en Armenio. La Ministerio pri defendo de Azerbajĝano asertas, ke la dato kaj lokoj de la ekzercoj estis elektitaj antaŭjare kaj havas nenian rilaton al interpafado ĉe la limo kun Armenio, eksplodinta la 12an de julio. Rusio estas oficiala aliancano de Armenio kadre de la Organizaĵo de la Traktato pri Komuna Defendo, kiun partoprenas ankaŭ Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En Armenio troviĝas divizio de la Armaj Fortoj de Rusio, tamen en sia ekstera politiko Rusio klopodas gardi neŭtralan pozicion, samtempe interpacigante ambaŭ landojn kaj liverante armilojn al ili. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Nova termonuklea energi-projekto: marde, la 28an de julio [2020], en sud-francia urbeto okazis solena starto de la muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro (ITER), al kiu la sciencistoj ligas esperojn kreila plej povan kaj puran energifonton. Se la projekto sukcesos, komenciĝos konstruado de komercaj versioj de la reaktoro tra la mondo, kiuj povos produkti ĝis 10-15-oble pli da elektro ol ĝis nun. La estroj de la projekto jam esprimis certecon, ke tio estas granda paŝo en la evoluigo de la teknologio. Skeptikuloj tamen asertas, ke fuzio plu restas neefika teknologio, konsumanta pli da energio ol ĝi produktas kaj ke tiu problemo apenaŭ solveblos en prognozebla estonteco. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Vjetnamio evakuos 80 mil turistojn: marde, la 28an de julio [2020], La registaro de Vjetnamio informis, ke el la feria urbo Danango [vjetmane: Đà Nẵng, [ɗâː nǎˀŋ]] estos evakuitaj 80 mil turistoj. Dum kvar tagoj la feriantoj (plejparte vjetnamoj) estos forportataj de flugkompanioj Bamboo Airways, Pacific Airlines kaj VietJet Air, plenumontaj ĝis 100 flugojn tage al 11 urboj de la lando. Ĉiuj aliaj enlandaj flugoj el Danango estas provizore nuligitaj, ŝoseoj blokitaj por ĉia enira kaj elira trafiko krom transportado de pacientoj, laboristoj, ekspertoj, manĝaĵoj kaj varoj. La aŭtoritatoj asertas, ke temas pri nova, oble pli agresa, stamo de Kovim-19 [COVID-19]. Danango estas populara ripozejo, kies vidindaĵoj kaj plaĝoj ĉiujare altiras milionojn da vjetnamaj kaj eksterlandaj turistoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)