Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoEks-prezidanto de Tajvano forpasis: jaŭde, la 30an de julio [2020], forpasis eks-prezidanto (1988-2000) de Tajvano, S-ro Lee Teng-hui [李登輝 Lǐdēnghuī [ljǐːtə̄ŋxwə̄i]], kiun oni nomis la patro de la tajvana demokratio. Li estis la unua prezidanto, naskiĝinta sur la insulo. Li havis 97 jarojn. Dum 12 jaroj de sia prezidanteco li
realigis gravajn demokratiajn reformojn, sed ne cedis al instigoj plenumi ilin radikale kaj rapide. "Kiel altnivela stratego, li pruvis al la Okcidento, ke demokratio povas esti praktikata en Tajvano en evolua maniero anstataŭ revolucia. Interalie li enkondukis rektajn municipajn, parlamentajn kaj prezidantajn balotojn, fortigis la homajn rajtojn kaj ebligis pli da libereco de parolo kaj esprimo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Turkio sendis trupojn al Azerbajĝano: merkrede, la 29an de julio [2020], en Azerbajĝano komenciĝis militekzerco, kiun partoprenas trupoj venintaj el Turkio. Ili okazos sur la tuta teritorio de la lando, inkluzive en azera enklavo en Armenio. La Ministerio pri defendo de Azerbajĝano asertas, ke la dato kaj lokoj de la ekzercoj estis elektitaj antaŭjare kaj havas nenian rilaton al interpafado ĉe la limo kun Armenio, eksplodinta la 12an de julio. Rusio estas oficiala aliancano de Armenio kadre de la Organizaĵo de la Traktato pri Komuna Defendo, kiun partoprenas ankaŭ Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En Armenio troviĝas divizio de la Armaj Fortoj de Rusio, tamen en sia ekstera politiko Rusio klopodas gardi neŭtralan pozicion, samtempe interpacigante ambaŭ landojn kaj liverante armilojn al ili. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Nova termonuklea energi-projekto: marde, la 28an de julio [2020], en sud-francia urbeto okazis solena starto de la muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro (ITER), al kiu la sciencistoj ligas esperojn kreila plej povan kaj puran energifonton. Se la projekto sukcesos, komenciĝos konstruado de komercaj versioj de la reaktoro tra la mondo, kiuj povos produkti ĝis 10-15-oble pli da elektro ol ĝis nun. La estroj de la projekto jam esprimis certecon, ke tio estas granda paŝo en la evoluigo de la teknologio. Skeptikuloj tamen asertas, ke fuzio plu restas neefika teknologio, konsumanta pli da energio ol ĝi produktas kaj ke tiu problemo apenaŭ solveblos en prognozebla estonteco. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)