Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoUsono malrapide konsciiĝis pri la kronviruso el Eŭropo: marde, la 28an de julio [2020], Robert Redfield, direktoro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, unuafoje konfesis dum intervjuo kun la Usona Brodkasta Kompanio, ke la registaro de [Donald] Trump malrapide konsciiĝis pri la minaco de la nova kronviruso el Eŭropo, kio kaŭzis vastan eksplodon de la epidemio en Usono. Direktoro Redfield diris, ke antaŭ ol Usono konsciiĝis pri la problemo, la eŭropa kronviruso eniris en Usonon. Probable jam pasis du ĝis tri semajnoj, kiam la usona registaro komprenis tiun ĉi minacon kaj sendis ordonon malpermesi vojaĝojn al Eŭropo, kaj ĉiutage 60 000 homoj de Eŭropo eniris en Usonon, kio estas la ĉefa kialo de la eksplodo de la usona epidemio. Komence de aprilo la usona amaskomunikilo CNN raportis, ke laŭ du sendependaj esploraj raportoj la kronviruso, kiu plej frue propagiĝis en Nov-Jorkio, probable do venis de Eŭropo aŭ aliaj lokoj de Usono, kaj ne de Azio. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Eks-prezidanto de Tajvano forpasis: jaŭde, la 30an de julio [2020], forpasis eks-prezidanto (1988-2000) de Tajvano, S-ro Lee Teng-hui [李登輝 Lǐdēnghuī [ljǐːtə̄ŋxwə̄i]], kiun oni nomis la "patro de la tajvana demokratio". Li estis la unua prezidanto, naskiĝinta sur la insulo. Li havis 97 jarojn. Dum 12 jaroj de sia prezidanteco li realigis gravajn demokratiajn reformojn, sed ne cedis al instigoj plenumi ilin radikale kaj rapide. "Kiel altnivela stratego, li pruvis al la Okcidento, ke demokratio povas esti praktikata en Tajvano en evolua maniero anstataŭ revolucia. Interalie li enkondukis rektajn municipajn, parlamentajn kaj prezidantajn balotojn, fortigis la homajn rajtojn kaj ebligis pli da libereco de parolo kaj esprimo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Turkio sendis trupojn al Azerbajĝano: merkrede, la 29an de julio [2020], en Azerbajĝano komenciĝis militekzerco, kiun partoprenas trupoj venintaj el Turkio. Ili okazos sur la tuta teritorio de la lando, inkluzive en azera enklavo en Armenio. La Ministerio pri defendo de Azerbajĝano asertas, ke la dato kaj lokoj de la ekzercoj estis elektitaj antaŭjare kaj havas nenian rilaton al interpafado ĉe la limo kun Armenio, eksplodinta la 12an de julio. Rusio estas oficiala aliancano de Armenio kadre de la Organizaĵo de la Traktato pri Komuna Defendo, kiun partoprenas ankaŭ Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En Armenio troviĝas divizio de la Armaj Fortoj de Rusio, tamen en sia ekstera politiko Rusio klopodas gardi neŭtralan pozicion, samtempe interpacigante ambaŭ landojn kaj liverante armilojn al ili. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)