Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoForpasis John Hume: lunde, la 3an de aŭgusto [2020], la nobelpremiito pri paco, John Hume, forpasis je la aĝo de 83 jaroj en Londonderry, en Norda Irlando, kaŭze de senila demenco suferita de kelkaj jaroj. John Hume estis elstara aktivulo de la movado por la defendo de la civilaj rajtoj dum la 60aj kaj 70aj jaroj, kiam li fondis la Socialdemokratan kaj Laboristan Partion [[angle: Social Democratic and Labour Party; gaele: Páirtí Sóisialta Daonlathach an Lucht Oibre]] (SDLP). Li estis membro de la nordirlanda registaro kaj havis postenon en Westminster [Brita Parlamento]. Lia plej granda atingo rilatas al la konflikto en Norda Irlando. Li estis envolvita en la sekretaj intertraktoj, kiuj rezultigis la interkonsenton anglo-irlandan [Interkonsenton de Granda Vendredo; angle: Good Friday Agreement [gaele: Comhaontú Aoine an Chéasta or Comhaontú Bhéal Feirste; ulsterskote: Guid Friday Greeance or Bilfawst Greeance]]. Dum jaroj li estis la “cerbo” malantaŭ la proksimiĝo al paca interkonsento. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Eksplodo en Bejruto: marde, la 4an de aŭgusto [2020] vespere, en haveno de Bejruto, ĉefurbo de Libano, eksplodis 2750 tunoj da amonia nitrato. Almenaŭ 100 homoj pereis, pli ol 4000 estas vunditaj, duono de la konstruaĵoj en la urbo estas damaĝitaj. Hodiaŭ en Libano estis deklarita la nacia funebro. La usona prezidanto Donald Trump surprize deklaris, ke liaj generaloj opinias ke okazis atako kaj la eksplodon kaŭzis bombo, tamen kiel kutime, li ne prezentis pruvojn, nek iujn detalojn. Tri oficialuloj de la Usona Departemento de Defendo diris, ke mankas iuj ajn pruvoj aŭ signoj de atako. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Unua nuklea centralo en la araba mondo: sabate, la 1an de aŭgusto [2020], la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) informis, ke ĝi lanĉis la unuan el kvar reaktoroj de la nuklea stacio Barakah [[mahatat birakat lilttaqat alnawawia] النووية للطاقة براكة محطة ,[la unua en la araba mondo. La reaktoro komencis produkti varmon, uzatan por krei vaporon, kiu siavice turnas la turbinojn, produktantajn energion. Post kelkaj monatoj la povo de la unua reaktoro de la centralo devos atingi 15% de sia kapacito kaj ĝi estos konektita al la elektra reto de UAE. Estas laŭdoj, sed ankaŭ kritikoj pri la projekto: iuj fakuloj kritikas la centralon kiel dezajnitan tro simple, do ne kapablan garantii sekuran funkciadon. Oni timas ankaŭ, ke tio povos iniciati nuklean konkuron en la malstabila Mezoriento. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)