Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoNova prezidanto en Pollando: ĵaŭde, la 6an de aŭgusto [2020], la nova prezidanto de Pollando Andrzej Duda ['andʐɛj ˈduda] faris oficialan ĵuron en duonmalplena parlamentejo, akompanate de silenta protesto fare de opoziciaj deputitoj. Andrzej Duda venkis sian ĉefan kontraŭulon, liberalan urbestron de Varsovio Rafał Trzaskowski [ˈrafaw tʂasˈkɔfskji] [eo: ~ rafáŭ tŝaskóvski] kaj tiel garantiis por si la duan kvinjaran oficperiodon. La opozicio akuzas lin pri aŭtoritatismo, rompo de demokratiaj valoroj kaj proceduro kaj pri trudado de arkaikaj patriarkaj sintenoj en la ŝtatan politikon. Andrzej Duda, parolante pri internacia politiko, parolis pri neceso atenti evoluigon de la ekonomio de Centra kaj Orienta Eŭropo, kaj pri neceso proksime kunlabori kun NATO kaj Usono, kiujn li nomis garantiantojn de sekureco de Pollando. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ĉinio urĝas Usonon haltigi politikan subpremon de ĉinaj mediatoj kaj ĵurnalistoj: marde, la 4an de aŭgusto [2020], Ĉinio diris, ke Usono devas tuj ĉesigi la politikan subpremon de la ĉinaj mediatoj kaj ĵurnalistoj en la lando. [La plejnova kontraŭ-ĉina agado de Donald Trump estas lia atako al ege populara poŝtelefona apliko nomata TikTok, de la ĉina firmao "ByteDance".] Wang Wenbin [Wāng Wénbīn 汪 文 斌 [wāŋ wə́n pjīn]], proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris siajn rimarkojn petite komenti pri la fakto, ke neniu peto de ĉina ĵurnalisto en Usono pri renovigo de vizo estis aprobita ekde majo. En majo Usono publikigis novajn gvidliniojn, limigantajn vizojn por ĉindevenaj ĵurnalistoj al 90 tagoj kun ebleco de plilongigo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Forpasis John Hume: lunde, la 3an de aŭgusto [2020], la nobelpremiito pri paco, John Hume, forpasis je la aĝo de 83 jaroj en Londonderry, en Norda Irlando, kaŭze de senila demenco suferita de kelkaj jaroj. John Hume estis elstara aktivulo de la movado por la defendo de la civilaj rajtoj dum la 60aj kaj 70aj jaroj, kiam li fondis la Socialdemokratan kaj Laboristan Partion [[angle: Social Democratic and Labour Party; gaele: Páirtí Sóisialta Daonlathach an Lucht Oibre]] (SDLP). Li estis membro de la nordirlanda registaro kaj havis postenon en Westminster [Brita Parlamento]. Lia plej granda atingo rilatas al la konflikto en Norda Irlando. Li estis envolvita en la sekretaj intertraktoj, kiuj rezultigis la interkonsenton anglo-irlandan [Interkonsenton de Granda Vendredo; angle: Good Friday Agreement [gaele: Comhaontú Aoine an Chéasta or Comhaontú Bhéal Feirste; ulsterskote: Guid Friday Greeance or Bilfawst Greeance]]. Dum jaroj li estis la “cerbo” malantaŭ la proksimiĝo al paca interkonsento. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)