Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLukto kontraŭ forgeso: ĵaŭde, la 6an de aŭgusto [2020], en Hiroŝimo [ 広 島 市 [çiɾoɕima]], Japanio, oni memorigis la 75an datrevenon de uzo de la unua atombombo en la historio. Tri tagojn poste, sekvos ĝin dua en Nagasako [長崎市 [na/ŋa\sakj]]. Nuntempe, Hiroŝimo luktas kontraŭ forgeso. La lastaj atombombitaj postvivantoj iom post iom forpasas. Ilia averaĝa aĝo estas 85 jaroj. Japanio, unua atombombita lando en la mondo, ankoraŭ ne subskribis la traktaton de UN pri la malpermeso de la nukleaj armiloj. La forgeson de Hiroŝimo utiligas la Ĉefministro Ŝinzo Abe [安 倍 晋三 Abe Shinzō [abe ɕin(d)zoː][abe sɯβsɯβmɯβ saɴ], kiu pretendas esti realisma. Li frontas la nuklean minacon de Nord-Koreio, ankaŭ de Ĉinio. Lia partio proponas akiri kapablecon de defenda nuklea frapo kontraŭ atakoj de nord-koreiaj misiloj. Ŝinzo Abe deziras fari de Japanio landon kiel alian, se necese provizitan de nuklea armilo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Nova prezidanto en Pollando: ĵaŭde, la 6an de aŭgusto [2020], la nova prezidanto de Pollando Andrzej Duda ['andʐɛj ˈduda] faris oficialan ĵuron en duonmalplena parlamentejo, akompanate de silenta protesto fare de opoziciaj deputitoj. Andrzej Duda venkis sian ĉefan kontraŭulon, liberalan urbestron de Varsovio Rafał Trzaskowski [ˈrafaw tʂasˈkɔfskji] [eo: ~ rafáŭ tŝaskóvski] kaj tiel garantiis por si la duan kvinjaran oficperiodon. La opozicio akuzas lin pri aŭtoritatismo, rompo de demokratiaj valoroj kaj proceduro kaj pri trudado de arkaikaj patriarkaj sintenoj en la ŝtatan politikon. Andrzej Duda, parolante pri internacia politiko, parolis pri neceso atenti evoluigon de la ekonomio de Centra kaj Orienta Eŭropo, kaj pri neceso proksime kunlabori kun NATO kaj Usono, kiujn li nomis garantiantojn de sekureco de Pollando. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Ĉinio urĝas Usonon haltigi politikan subpremon de ĉinaj mediatoj kaj ĵurnalistoj: marde, la 4an de aŭgusto [2020], Ĉinio diris, ke Usono devas tuj ĉesigi la politikan subpremon de la ĉinaj mediatoj kaj ĵurnalistoj en la lando. [La plejnova kontraŭ-ĉina agado de Donald Trump estas lia atako al ege populara poŝtelefona apliko nomata TikTok, de la ĉina firmao "ByteDance".] Wang Wenbin [Wāng Wénbīn 汪 文 斌 [wāŋ wə́n pjīn]], proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris siajn rimarkojn petite komenti pri la fakto, ke neniu peto de ĉina ĵurnalisto en Usono pri renovigo de vizo estis aprobita ekde majo. En majo Usono publikigis novajn gvidliniojn, limigantajn vizojn por ĉindevenaj ĵurnalistoj al 90 tagoj kun ebleco de plilongigo. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)