Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-08-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoProtestoj en Bejruto: sabate, la 8an de aŭgusto [2020], almenaŭ 728 homoj estis vunditaj kaj unu pereis dum protestoj en Bejruto, ĉefurbo de Libano, sekve de la eksplodo en la haveno, la 4an de aŭgusto, mortiginta almenaŭ 158 kaj vundinta pli ol 6 000 homojn. Miloj da protestantoj inundis la urbocentron, postulante eksiĝon de la registaro, akuzata pri totala neglekto de bezonoj de siaj civitanoj. Post kiam ili rompis la barieron kaj provis penetri la parlamentejon, la kontraŭribela polico ŝprucis larmogason kaj ekuzis bastonojn. Ĉefministro Hassan Diab alvokis aranĝi antaŭtempan parlamentan baloton por solvi la politikan krizon, kiu daŭras ekde oktobro kaj estas komplikigita de la kronvirusa pandemio, forte trafinta la landon. Oni pritaksas la koston de la rekonstruado de la urbo je unu miliardo da dolaroj. Ekonomikistoj opinias, ke la lando perdis ĉi-jare 25% de la Malneta Enlanda Produkto. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Lukto kontraŭ forgeso: ĵaŭde, la 6an de aŭgusto [2020], en Hiroŝimo [ 広 島 市 [çiɾoɕima]], Japanio, oni memorigis la 75an datrevenon de uzo de la unua atombombo en la historio. Tri tagojn poste, sekvos ĝin dua en Nagasako [長崎市 [na/ŋa\sakj]]. Nuntempe, Hiroŝimo luktas kontraŭ forgeso. La lastaj atombombitaj postvivantoj iom post iom forpasas. Ilia averaĝa aĝo estas 85 jaroj. Japanio, unua atombombita lando en la mondo, ankoraŭ ne subskribis la traktaton de UN pri la malpermeso de la nukleaj armiloj. La forgeson de Hiroŝimo utiligas la Ĉefministro Ŝinzo Abe [安 倍 晋三 Abe Shinzō [abe ɕin(d)zoː][abe sɯβsɯβmɯβ saɴ], kiu pretendas esti realisma. Li frontas la nuklean minacon de Nord-Koreio, ankaŭ de Ĉinio. Lia partio proponas akiri kapablecon de defenda nuklea frapo kontraŭ atakoj de nord-koreiaj misiloj. Ŝinzo Abe deziras fari de Japanio landon kiel alian, se necese provizitan de nuklea armilo. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Nova prezidanto en Pollando: ĵaŭde, la 6an de aŭgusto [2020], la nova prezidanto de Pollando Andrzej Duda ['andʐɛj ˈduda] faris oficialan ĵuron en duonmalplena parlamentejo, akompanate de silenta protesto fare de opoziciaj deputitoj. Andrzej Duda venkis sian ĉefan kontraŭulon, liberalan urbestron de Varsovio Rafał Trzaskowski [ˈrafaw tʂasˈkɔfskji] [eo: ~ rafáŭ tŝaskóvski] kaj tiel garantiis por si la duan kvinjaran oficperiodon. La opozicio akuzas lin pri aŭtoritatismo, rompo de demokratiaj valoroj kaj proceduro kaj pri trudado de arkaikaj patriarkaj sintenoj en la ŝtatan politikon. Andrzej Duda, parolante pri internacia politiko, parolis pri neceso atenti evoluigon de la ekonomio de Centra kaj Orienta Eŭropo, kaj pri neceso proksime kunlabori kun NATO kaj Usono, kiujn li nomis garantiantojn de sekureco de Pollando. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)