Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa opozicio forlasas Belorusion: marde, la 11an de aŭgusto [2020], daŭris protestoj en Minsko kaj en aliaj urboj de Belorusio, kie manifestaciantoj postulis malagnoski la rezultojn de la prezidanta baloto dum la polico [“milicija”]dispelas ilin. Oni raportas pri dekoj da vunditoj, unu protestanto pereis, 2 000 estis detenitaj. Du el la tri gvidantoj de la opozicio jam forlasis la landon, inkluzive de kandidato je la prezidanta posteno Svetlana Tiĥanovskaja, forveturinta al la najbara Litovio. Ŝi forlasis Belorusion nokte la 10an de aŭgusto kaj nun troviĝas en Litovio, kion konfirmis lokaj aŭtoritatoj. En ŝia stabo oni diris, ke la opziciulino faris tion kontraŭvole, premate de la aŭtoritatoj, kiuj malliberigis ŝian stabestron Marija Moroz. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Tumultoj en Belorusio: dimanĉe, la 9an de aŭgusto [2020], finiĝis prezidanta baloto en Belorusio. La aŭtoritatoj asertas, ke laŭ anticipaj kalkuloj la nuna prezidanto Aleksandro Lukaŝenko [ruse: Алекса́ндр Григо́рьевич Лукаше́нко [ɐljɪˈksandr ɡrjɪˈɡorjjɪvjɪtɕ ɫʊkɐ ˈʂɛnkə]; beloruse: Алякса́ндр Рыго́равіч Лукашэ́нка [aljaˈksand(a)r rɨˈɣɔravjitʂ lukaˈʂɛnka] ricevis 80,23%, dum lia ĉefa konkuranto Svetlana Tiĥanovskaja — 9,9%. Ŝi kontestas tion kaj akuzas la aŭtoritatojn pri totala falsado. Voĉdonis pli ol 84% de la voĉdonrajtaj civitanoj. La tutan nokton daŭris opoziciaj protestoj en Minsko kaj aliaj urboj. Oni raportas pri 3 000 detenitoj per la aŭtoritatoj, dekoj da vunditoj kaj unu pereinto. En majo la nuna prezidanto Lukaŝenko diris: "La konstitucio estas ne por virino. Nia socio estas ne sufiĉe matura por voĉdoni por virino". Vicredaktoro de la Moskva Carnegie[karnegi]-Centro Maksim Samorukov en sia analiza artikolo tamen esprimis opinion, ke la belorusia opozicio estas tro malforta kaj malpreta por longdaŭra protestado, la vivnivelo en la lando sufiĉe alta kaj la vivo stabila, kaj atentigis, ke nek Eŭropa Unio, nek Usono, nek Rusio interesiĝas pri drastaj ŝanĝoj en Belorusio, do plej verŝajne la reĝimo de Aleksandro Lukaŝenko plu ekzistos, malgraŭ sia certa arkaikeco. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Protestoj en Bejruto: sabate, la 8an de aŭgusto [2020], almenaŭ 728 homoj estis vunditaj kaj unu pereis dum protestoj en Bejruto, ĉefurbo de Libano, sekve de la eksplodo en la haveno, la 4an de aŭgusto, mortiginta almenaŭ 158 kaj vundinta pli ol 6 000 homojn. Miloj da protestantoj inundis la urbocentron, postulante eksiĝon de la registaro, akuzata pri totala neglekto de bezonoj de siaj civitanoj. Post kiam ili rompis la barieron kaj provis penetri la parlamentejon, la kontraŭribela polico ŝprucis larmogason kaj ekuzis bastonojn. Ĉefministro Hassan Diab alvokis aranĝi antaŭtempan parlamentan baloton por solvi la politikan krizon, kiu daŭras ekde oktobro kaj estas komplikigita de la kronvirusa pandemio, forte trafinta la landon. Oni pritaksas la koston de la rekonstruado de la urbo je unu miliardo da dolaroj. Ekonomikistoj opinias, ke la lando perdis ĉi-jare 25% de la Malneta Enlanda Produkto. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)