Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoIsraelo anoncas interkonsenton: ĵaŭde, la 13an de aŭgusto [2020], Israelo kaj la ŝtato de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj anoncis, ke ili atingis interkonsenton por normaligi siajn diplomatiajn rilatojn. Laŭ la informo, en la kunteksto de la interkonsento, ambaŭ landoj interkonsentis, ke Israelo suspendas la anekson de la teritorioj de Cisjordanio. Post la anonco, laŭ raporto de novaĵ-agentejo Rusio Hodiaŭ (RT), Israela ĉefministro Benjamin Netanjahuו [ˌnɛtɑːnˈjɑːhuː]] skribis en la socia retejo Tvitero, ke temas pri “historia tago”. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Progreso en diverseco: marde, la 11an de aŭgusto [2020], S-ro Joe Biden, kiu alfrontos Donald Trump en la elekto la 3an de novembro, nomumis S-inon Kamala Harris kiel sian vicprezidantan elekton. Senatano Harris estas la unua nigra virino kaj la unua sud-azia usonano en tiu rolo. La 55-jaraĝa Kamala Harris, naskiĝis en Oakland, Kalifornio, al du enmigrintaj gepatroj; barato-naskita patrino kaj jamajko-naskita patro. Ŝi studis je Universitato Howard, unu el la plej elstaraj historiaj nigraj universitatoj en Usono. (Laŭ raporto de Studio)

La opozicio forlasas Belorusion: marde, la 11an de aŭgusto [2020], daŭris protestoj en Minsko kaj en aliaj urboj de Belorusio, kie manifestaciantoj postulis malagnoski la rezultojn de la prezidanta baloto dum la polico [“milicija”]dispelas ilin. Oni raportas pri dekoj da vunditoj, unu protestanto pereis, 2 000 estis detenitaj. Du el la tri gvidantoj de la opozicio jam forlasis la landon, inkluzive de kandidato je la prezidanta posteno Svetlana Tiĥanovskaja, forveturinta al la najbara Litovio. Ŝi forlasis Belorusion nokte la 10an de aŭgusto kaj nun troviĝas en Litovio, kion konfirmis lokaj aŭtoritatoj. En ŝia stabo oni diris, ke la opziciulino faris tion kontraŭvole, premate de la aŭtoritatoj, kiuj malliberigis ŝian stabestron Marija Moroz. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)