Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoFajra detruo en Amazonio: merkrede, la 12an de aŭgusto [2020], en la brazila Amazonio, dekoj da fajriĝoj plu brulas senkompate. La nombroj de la "Brazila Nacia Instituto pri Spacaj Esploroj" konfirmas tion. La unua semajno de aŭgusto, preskaŭ 6 000 incendioj estis lokalizitaj. Tio reprezentas kreskon de 7% kompare kun la sama periodo pasintjare. Lamentas Luciano Nezzi, terkultivisto el regiono Mato-Groso: "La fajro ne plu estas kontrolata, li diras. Do, ni provas savi la bestojn kaj la domojn. Tio nun estas la plej grava. Vidu kion ni faras kontraŭ la naturo, ĝi fariĝas nur karbo kaj fumo".
Sub la premo de la internacia komunumo, la brazila prezidento Jair Bolsonaro tiam finfine adoptis aranĝojn por protekti Amazonion, malpermesante interalie la kultivadon per bruligado. Bedaŭrinde tiu malpermeso estas malmulte respektata. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Eŭropa Unio malagnoskas la rezultojn de la Belorusia baloto: vendrede, la 14an de aŭgusto [2020], ministroj pri eksterlandaj aferoj de 27 landoj de Eŭropa Unio dum urĝa kunveno aprobis decidon pri personaj sankcioj kontraŭ altranguloj, komplicaj je falsado de la prezidenta baloto en Belorusio kaj apliko de perforto kontraŭ la pacaj manifestaciantoj. Eŭropa Unio deklaris, ke ĝi ne agnoskas la rezultojn de tiu ĉi baloto kredeble amase falsita. Dume tra la lando daŭras protestoj. Prezidento Aleksandr Lukaŝenko [ruse: Алекса́ндр Григо́рьевич Лукаше́нко [ɐljɪ ˈksandr ɡrjɪˈɡorjjɪvjɪtɕ ɫʊkɐˈʂɛnkə]; beloruse: Алякса́ндр Рыго́равіч Лукашэ́нка [alja ˈksand(a)r rɨˈɣɔravjitʂ lukaˈʂɛnka] dum kunsido de la Konsilio de Sekureco de Belorusio deklaris, ke la protestojn organizis "homoj de eksterlande, homoj kun krima pasinteco". Svetlana Tiĥanovskaja [Светлана Тихановская], kiu partoprenis la baloton kiel prezidenta kandidato kaj konsideras sin venkinto, alvokis siajn subtenantojn aranĝi ĉi-semajnfine kunvenojn en ĉiuj belorusaj urboj. Ŝi ankaŭ petis la internacian komunumon helpi aranĝi dialogon kun la belorusaj aŭtoritatoj kaj alvokis la policon ĉesigi la perforton. (Legu ampleksan raporton pri la situacio en Belorusio per novaĵ-raportoj de Vikinovaĵoj.)

Progreso en diverseco: marde, la 11an de aŭgusto [2020], S-ro Joe Biden, kiu alfrontos Donald Trump en la elekto la 3an de novembro, nomumis S-inon Kamala Harris kiel sian vicprezidantan elekton. Senatano Harris estas la unua nigra virino kaj la unua sud-azia usonano en tiu rolo. La 55-jaraĝa Kamala Harris, naskiĝis en Oakland, Kalifornio, al du enmigrintaj gepatroj; barato-naskita patrino kaj jamajko-naskita patro. Ŝi studis je Universitato Howard, unu el la plej elstaraj historiaj nigraj universitatoj en Usono. (Laŭ raporto de Studio)