Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoMilitista puĉo en Malio: marde, la 18an de aŭgusto [2020], prezidento de Malio Ibrahim Boubacar Keïta [ibʁaim bubakaʁ kəita] abdikis sian prezidentecon meznokte, kelkajn horojn post kiam militistoj sieĝis lian domon. Li deklaris ankaŭ dissolvon de la registaro kaj de la Nacia Asembleo. La militista puĉo sekvis plurmonatajn amasajn protestojn kontraŭ korupto kaj malsekureco. La prezidento anoncis tion per radiostacio en militbazo en la urbo Kati, kie li estas detenata kun aliaj ministroj,15 km for de la ĉefurbo Bamako. La internacia komunumo esprimis zorgiĝon pri la okazaĵoj. Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ] postulis "senprokraste restarigi la konstitucian ordon kaj regadon de la leĝo". Niĝero kaj Francio postulis aranĝi kunsidon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazos hodiaŭ malantaŭ fermitaj pordoj. Ankoraŭ ne estas sciigite, kiu regos la landon dum la manko de la prezidento, registaro kaj parlamento. La militistoj anoncis sian intencon establi transiran registaron kaj okazigi novajn balotojn. Pacsoldatoj de la misio de Unuiĝintaj Nacioj en Malio kaj pli ol 1 400 aliaj eksterlandaj militistoj, deplojitaj en la lando, ĝis nun ne enmiksiĝis en la okazaĵojn. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Mike Pompeo incitas Malvarman Militon: lunde, la 17an de aŭgusto [2020], Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo finis siajn vizitojn al Ĉeĥio, Slovenio, Aŭstrio kaj Pollando. Dum la vizitoj, Pompeo daŭre atakis Ĉinion kaj disvastigis famojn de “ĉina minaco”, kun la intenco formi kontraŭĉinan grupon kaj revivigi Malvarman Militon, tamen tio estis rifuzita de Germanio kaj Francio. Tial Pompeo elektis obeemajn aliancanojn kiel cellokojn de siaj vizitoj por krei iluzion, ke Usono kaj Eŭropo restas fidelaj aliancanoj, kvankam ili estas nur ŝakpecoj por Usono. Estas ĝenerala konsento de multaj eŭropaj landoj, inkluzive de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, ke Ĉinio estas partnero, sed ne kontraŭulo, kaj oportuno, sed ne minaco. Pompeo daŭre provokas konfrontadon pro siaj personaj interesoj. La internacia komunumo devas kunigi la manojn por kunpremi la spacon de lia malbona konduto kaj firme protekti komunajn interesojn de popoloj de ĉiuj landoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Progreso en diverseco: marde, la 11an de aŭgusto [2020], S-ro Joe Biden, kiu alfrontos Donald Trump en la elekto la 3an de novembro, nomumis S-inon Kamala Harris kiel sian vicprezidantan elekton. Senatano Harris estas la unua nigra virino kaj la unua sud-azia usonano en tiu rolo. La 55-jaraĝa Kamala Harris, naskiĝis en Oakland, Kalifornio, al du enmigrintaj gepatroj; barato-naskita patrino kaj jamajko-naskita patro. Ŝi studis je Universitato Howard, unu el la plej elstaraj historiaj nigraj universitatoj en Usono. (Laŭ raporto de Studio)