Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Help-teamo de ĉina landinterno atingis Hongkongon por helpe
kontraŭbatali la epidemion de KOVIM-19
– Provizoraj loĝejoj starigitaj pro inundoj en Hefei, Ĉinio
– En Heilongjiang de Ĉinio, Wuyu-brodado kontribuas por forigi
malriĉecon
– Puraj energifontoj por la Vintraj Olimpikoj de Pekino
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Help-teamo de ĉina landinterno atingis Hongkongon por helpe
kontraŭbatali la epidemion de KOVIM-19
Responde al la peto de la Hongkong-a Speciala Administra
Regiono, la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio rapide sendis help-
teamon de la landinterno al Hongkongo por efektivigi grandskalan
nukleacidan testadon. Krome, la centra registaro helpos la
hongkong-an registaron provizi senpagan testadon al 7,5 milionoj
da civitanoj. La unuaj 7 membroj de la teamo atingis Hongkongon
en la 2-a de aŭgusto.
– Provizoraj loĝejoj starigitaj pro inundoj en Hefei, Ĉinio
Ekde junio pluvegas en kelkaj partoj de Ĉinio. Pro tio, 148 riveroj
inundis kelkajn lokojn en la lando. La mezlernejo 168 en la urbo
Hefei de la provinco Anhui, fariĝis provizora loĝejo de pli ol 300
homoj trafitaj de inundo. Ĝis la 28-a de julio, 109 provizoraj loĝejoj
estis starigitaj en la urbo, kaj entute 218 mil homoj estis
translokitaj.
– En Heilongjiang de Ĉinio, Wuyu-brodado kontribuas por forigi
malriĉecon
En Heilongjiang, la plej norda provinco de Ĉinio, ekzistas tradicia
brodarto de dinastio Jin (1115-1234), kies nomo estas Wuyu-

brodado. Wang Chunyan, heredanto de tiu brodarto,  kun apogo de
loka registaro sukcesis instrui ĝin al pli ol 3 mil personoj, kaj kelkaj
homoj forlasis malriĉecon dank' al Wuyu-brodado.
– Puraj energifontoj por la Vintraj Olimpikoj de Pekino
En la libro Xi Jinping: regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi jinping
substrekas la promeson de ĉina registaro al internacia komunumo,
kiel gastiganto de Vintraj olimpikoj en 2022, pri redukti
aerpoluadon kaj uzi purajn energifontojn. Pekinaj Vintraj Olimpikoj
estos la unuaj olimpikoj, kiuj uzos nur purajn energifontojn: elektro
produktita el vento kaj suno en la urbo Zhangjiakou jam atingas
Pekinon ekde junio. En 2022, ĉiuj sportejoj de la olimpikoj uzos nur
tiun "verdan elektron".
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn