Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTurkio malkovris la plej grandan gasrezervon en la Nigra maro: vendrede, la 21an de aŭgusto, 2020, prezidanto de Turkio, Recep Tayyip Erdoğan [ɾeˈd͡ʒep tɑjˈjip ˈæɾdo(ɰ)ɑn] anoncis malkovron de granda gasrezervo kun kapacito 320 miliardoj da kubaj metroj. Ĝi situas en la Nigra Maro kaj estas la plej granda gasrezervo en tiu ĉi maro kaj Turkio. Erdoğan deklaris, ke li planas komenci elminadon en 2023. Turkio samtempe daŭrigas geologian esploradon en Mediteraneo, apud la bordoj de Kipro kaj Grekio, kiuj konsideras respektivajn rezervejojn parto de sia ekonomia zono kaj jam protestis kontraŭ tio. Erdoğan diris, ke ĉiuj, inkluzive Eŭropan Union, scias, ke Turkio rajtas esplori kaj ekspluati siajn naturajn resursojn kaj diris, ke li atendas trovi same grandajn rezervejojn en Mediteraneo. Disputoj inter Turkio kaj Grekio daŭras longe. Turkio asertas, ke la grekaj insuloj en la Egea Maro kaj Orienta Mediteraneo ne devas esti konsiderataj dum kalkulado de la greka ekonomia zono dum Grekio asertas, ke tio kontraŭas la internacian juron. Grekio havas ĉirkaŭ 6 000 insulojn en la Egea kaj Ionia Maroj, el kiuj pli ol 200 estas senhomaj. Turkio siavice havas la plej longan marbordon en Orienta Mediteraneo. Fakuloj atentigas, ke komenco de efektiva ekspluatado de la gasrezervejo postulas almenaŭ dek jarojn kaj miliardojn da dolaroj, investotajn je ĝia dezajnado, prikonstruado kaj kreado de infrastrukturo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Eŭropo ne permesas al Usono restarigi la punojn al Irano: vendrede, la 21an de aŭgusto, 2020, Germanio, Francio kaj Britio prezentis sian rifuzon al la peto de Usono restarigi la punojn de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Irano. Uusona Prezidento Donald Trump [ˈdɒnld ˈtrʌmp] per letero al UN formale komunikis sian demandon restarigi ĉiujn punojn de la Konsilio pri Sekureco , citante supozatajn perfortojn de la Nuklea Interkonsento de 2015 flanke de Teherano. La eŭropa triopo oficiale esprimis sian kompletan rifuzon al la usona peto uzi tiun mekanismon. En la komuniko oni klarigas, ke Usono, post kiam ĝi retiriĝis el la Nuklea Interkonsento en 2018, nun ne povas kaj eĉ neniel rajtas uzi tiun klaŭzon por reaktivigi la punojn kontraŭ Teherano. Sammaniere, la subskribintoj de la komuniko esprimis sian subtenon al la Nuklea Pakto subskibita en 2015 inter Irano kaj la Grupo 5+1, tiam konsistanta de Usono, Britio, Francio, Rusio kaj Ĉinio, plus Germanio – kaj al rezolucio de la Konsilio pri Sekureco , kies aprobo ĉesigis kaj eliminis ĉiujn internaciajn punojn altruditajn sia tempe kontraŭ Teherano. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Mike Pompeo incitas Malvarman Militon: lunde, la 17an de aŭgusto [2020], Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo finis siajn vizitojn al Ĉeĥio, Slovenio, Aŭstrio kaj Pollando. Dum la vizitoj, Pompeo daŭre atakis Ĉinion kaj disvastigis famojn de “ĉina minaco”, kun la intenco formi kontraŭĉinan grupon kaj revivigi Malvarman Militon, tamen tio estis rifuzita de Germanio kaj Francio. Tial Pompeo elektis obeemajn aliancanojn kiel cellokojn de siaj vizitoj por krei iluzion, ke Usono kaj Eŭropo restas fidelaj aliancanoj, kvankam ili estas nur ŝakpecoj por Usono. Estas ĝenerala konsento de multaj eŭropaj landoj, inkluzive de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, ke Ĉinio estas partnero, sed ne kontraŭulo, kaj oportuno, sed ne minaco. Pompeo daŭre provokas konfrontadon pro siaj personaj interesoj. La internacia komunumo devas kunigi la manojn por kunpremi la spacon de lia malbona konduto kaj firme protekti komunajn interesojn de popoloj de ĉiuj landoj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)