Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoVakcina naciismo: antaŭ nelonge la Direktoro de la Monda Organizo pir Sano (MOS), s-ro Tedros Adhanom Ghebreyesus [amhare/geeze: ቴዎድሮስ አድሓኖም ገብረኢየሱስ [tēwodirosi ādihanomi ̣ gebire’īyesusi]], esprimis sian maltrankvilon kaj deklaris: “Ni devas eviti vakcinan naciismon, sed strategie devas dividi en la monda sfero la limigitan provizon, kio konformas al la interesoj de ĉiuj landoj”. Fakte, iuj usonaj politikistoj senskrupule sekvas la “vakcinan egoismon”, kaj tio formas ĝenon kaj damaĝon en la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. Lastatempe, oftas bonaj informoj, ke iuj landoj progresas en la esplorado pri la vakcino, kaj ke la procezo de ĝia enmerkatigo rapide antaŭeniras. Kaj tio donas al la mondo fidon kaj esperon venki la epidemion. Sed, bedaŭrinde, iuj usonaj politikistoj ŝmiras dikan tavolon da “politikaj koloroj” sur la esplorado pri la vakcino, kaj eĉ nomas ĝin “geopolitika konkurado”. Por ke la vakcino estu juste kaj racie dividita, oni bezonas kunlaboron de multaj landoj, precipe la evoluintaj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Turkio malkovris la plej grandan gasrezervon en la Nigra maro: vendrede, la 21an de aŭgusto, 2020, prezidanto de Turkio, Recep Tayyip Erdoğan [ɾeˈd͡ʒep tɑjˈjip ˈæɾdo(ɰ)ɑn] anoncis malkovron de granda gasrezervo kun kapacito 320 miliardoj da kubaj metroj. Ĝi situas en la Nigra Maro kaj estas la plej granda gasrezervo en tiu ĉi maro kaj Turkio. Erdoğan deklaris, ke li planas komenci elminadon en 2023. Turkio samtempe daŭrigas geologian esploradon en Mediteraneo, apud la bordoj de Kipro kaj Grekio, kiuj konsideras respektivajn rezervejojn parto de sia ekonomia zono kaj jam protestis kontraŭ tio. Erdoğan diris, ke ĉiuj, inkluzive Eŭropan Union, scias, ke Turkio rajtas esplori kaj ekspluati siajn naturajn resursojn kaj diris, ke li atendas trovi same grandajn rezervejojn en Mediteraneo. Disputoj inter Turkio kaj Grekio daŭras longe. Turkio asertas, ke la grekaj insuloj en la Egea Maro kaj Orienta Mediteraneo ne devas esti konsiderataj dum kalkulado de la greka ekonomia zono dum Grekio asertas, ke tio kontraŭas la internacian juron. Grekio havas ĉirkaŭ 6 000 insulojn en la Egea kaj Ionia Maroj, el kiuj pli ol 200 estas senhomaj. Turkio siavice havas la plej longan marbordon en Orienta Mediteraneo. Fakuloj atentigas, ke komenco de efektiva ekspluatado de la gasrezervejo postulas almenaŭ dek jarojn kaj miliardojn da dolaroj, investotajn je ĝia dezajnado, prikonstruado kaj kreado de infrastrukturo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Eŭropo ne permesas al Usono restarigi la punojn al Irano: vendrede, la 21an de aŭgusto, 2020, Germanio, Francio kaj Britio prezentis sian rifuzon al la peto de Usono restarigi la punojn de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Irano. Uusona Prezidento Donald Trump [ˈdɒnld ˈtrʌmp] per letero al UN formale komunikis sian demandon restarigi ĉiujn punojn de la Konsilio pri Sekureco , citante supozatajn perfortojn de la Nuklea Interkonsento de 2015 flanke de Teherano. La eŭropa triopo oficiale esprimis sian kompletan rifuzon al la usona peto uzi tiun mekanismon. En la komuniko oni klarigas, ke Usono, post kiam ĝi retiriĝis el la Nuklea Interkonsento en 2018, nun ne povas kaj eĉ neniel rajtas uzi tiun klaŭzon por reaktivigi la punojn kontraŭ Teherano. Sammaniere, la subskribintoj de la komuniko esprimis sian subtenon al la Nuklea Pakto subskibita en 2015 inter Irano kaj la Grupo 5+1, tiam konsistanta de Usono, Britio, Francio, Rusio kaj Ĉinio, plus Germanio – kaj al rezolucio de la Konsilio pri Sekureco , kies aprobo ĉesigis kaj eliminis ĉiujn internaciajn punojn altruditajn sia tempe kontraŭ Teherano. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)