Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoRasisma polica perforto en Usono: dimanĉe, la 23an de aŭgusto 2020, viro nomita Jacob Blake troviĝas en malsanulejo inter vivo kaj morto, post kiam policisto de la urbo Kenoŝa, en Viskonsino, Usono, sepfoje pafis lin en la dorson. En tiu momento troviĝis tri filetoj de la viktimo en la aŭtomobilo kaj ili vidis la murdan atencon kontraŭ ilia patro. La kantono Kenoŝa tuj dekretis ĝeneralan elirmalpermeson. Kiel estas videble en la filmo de la kanalo ABC, la polico uzadis plorigajn gasojn por dispeli la manifestaciantojn, kiuj kolektiĝis sur la stratoj dimanĉon vespere, reage al la publikigo de la video en Fejsbuko. La justico anoncis lanĉon de enketo pri la afero, kiu okazas tri monatojn post la morto de George Floyd, Afrik-usonano mortigita de la polico en Mineapolo, kiu relanĉis la movadon "Black Lives Latter" aŭ: "Nigrulaj vivoj gravas". (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Greta Thunberg revenis al lernejo: lunde, la 24an de aŭgusto 2020, sveda ekologia aktivulino Greta Thunberg sciigis, ke ŝi revenas al la lernejo, kiun ŝi forlasis antaŭ unu jaro por sia tutmonda kampanjo celinta haltigi la klimatan ŝanĝon. La 17-jara junulino publikigis en Tvitero sian foton surbicikle kaj kun lerneja dorsosako. Lastan fojon ŝi vizitis la lernejon en junio 2019, post kio komenciĝis ŝia vojaĝado tra la mondo, dum kiu ŝi paroladis ĉe diversaj ekologiaj kaj politikaj kunvenoj kaj renkontiĝis kun altranguloj kaj famuloj, postulante "komplete kaj tuj" ĉesigi elminadon de fosiliaj brulaĵoj kaj transiri al daŭripova disvolviĝo kaj akuzante ŝtatestrojn pri ignorado de alproksimiĝanta tutmonda katastrofo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Vakcina naciismo: antaŭ nelonge la Direktoro de la Monda Organizo pir Sano (MOS), s-ro Tedros Adhanom Ghebreyesus [amhare/geeze: ቴዎድሮስ አድሓኖም ገብረኢየሱስ [tēwodirosi ādihanomi ̣ gebire’īyesusi]], esprimis sian maltrankvilon kaj deklaris: “Ni devas eviti vakcinan naciismon, sed strategie devas dividi en la monda sfero la limigitan provizon, kio konformas al la interesoj de ĉiuj landoj”. Fakte, iuj usonaj politikistoj senskrupule sekvas la “vakcinan egoismon”, kaj tio formas ĝenon kaj damaĝon en la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. Lastatempe, oftas bonaj informoj, ke iuj landoj progresas en la esplorado pri la vakcino, kaj ke la procezo de ĝia enmerkatigo rapide antaŭeniras. Kaj tio donas al la mondo fidon kaj esperon venki la epidemion. Sed, bedaŭrinde, iuj usonaj politikistoj ŝmiras dikan tavolon da “politikaj koloroj” sur la esplorado pri la vakcino, kaj eĉ nomas ĝin “geopolitika konkurado”. Por ke la vakcino estu juste kaj racie dividita, oni bezonas kunlaboron de multaj landoj, precipe la evoluintaj. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)