Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKatastrofo en Mediteraneo: merkrede, la 20an de aŭgusto 2020, Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo informis, ke almenaŭ 45 migrantoj kaj rifuĝintoj mortis tiu-semajne marvaste de Libio en la plej mortiga ŝip-pereo de la jaro. La "Alta Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj", kaj La "Internacia Organizaĵo por la Migradoj" menciis en komuna komunikaĵo, ke 37 personoj estis sukuritaj de fiŝkaptistoj. Ili eksplikis, ke almenaŭ 45 aliaj personoj mortis, kiam la motoro de ilia boato eksplodis marvaste de Libio. Post tiu nova tragedio, sume 450 migrantoj kaj rifuĝintoj mortis en Mediteraneo ĉi-jare, sed la vera nombro de viktimoj, kiu estas nekonata, kaj certe estas multe pli alta, laŭ la agentejoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Rasisma polica perforto en Usono: dimanĉe, la 23an de aŭgusto 2020, viro nomita Jacob Blake troviĝas en malsanulejo inter vivo kaj morto, post kiam policisto de la urbo Kenoŝa, en Viskonsino, Usono, sepfoje pafis lin en la dorson. En tiu momento troviĝis tri filetoj de la viktimo en la aŭtomobilo kaj ili vidis la murdan atencon kontraŭ ilia patro. La kantono Kenoŝa tuj dekretis ĝeneralan elirmalpermeson. Kiel estas videble en la filmo de la kanalo ABC, la polico uzadis plorigajn gasojn por dispeli la manifestaciantojn, kiuj kolektiĝis sur la stratoj dimanĉon vespere, reage al la publikigo de la video en Fejsbuko. La justico anoncis lanĉon de enketo pri la afero, kiu okazas tri monatojn post la morto de George Floyd, Afrik-usonano mortigita de la polico en Mineapolo, kiu relanĉis la movadon "Black Lives Latter" aŭ: "Nigrulaj vivoj gravas". (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Greta Thunberg revenis al lernejo: lunde, la 24an de aŭgusto 2020, sveda ekologia aktivulino Greta Thunberg sciigis, ke ŝi revenas al la lernejo, kiun ŝi forlasis antaŭ unu jaro por sia tutmonda kampanjo celinta haltigi la klimatan ŝanĝon. La 17-jara junulino publikigis en Tvitero sian foton surbicikle kaj kun lerneja dorsosako. Lastan fojon ŝi vizitis la lernejon en junio 2019, post kio komenciĝis ŝia vojaĝado tra la mondo, dum kiu ŝi paroladis ĉe diversaj ekologiaj kaj politikaj kunvenoj kaj renkontiĝis kun altranguloj kaj famuloj, postulante "komplete kaj tuj" ĉesigi elminadon de fosiliaj brulaĵoj kaj transiri al daŭripova disvolviĝo kaj akuzante ŝtatestrojn pri ignorado de alproksimiĝanta tutmonda katastrofo. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)