Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-08-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoOmaĝe al la sanlaboristoj: la pasinta 19a de aŭgusto 2020, estis la Monda Tago de Humaneca Helpo, kiu omaĝas la laboristojn pri sano, kiuj helpas rilate urĝojn, kiel tiujn nun suferataj de la homaro kaŭze de Covid-19, raportis la informagentejo Prensa Latina. Dum tiu ĉi agotago oni omaĝas ĉiujn, kiuj donas sanitaran protekton al milionoj da personoj tutmonde, kaj al tiuj, kiuj estis murditaj aŭ vunditaj en la plenumo de tiu laboro, ĉefe, al tiuj, kiuj spite al la malfacilaĵoj kaj danĝeroj daŭrigas tiun agadon. La Monda Tago de Humaneca Helpo originis en la bombardado kontraŭ la konstruaĵo de UN en Bagdado, Irako, antaŭ 10 jaroj, provokinta la forpason de 22 laboristoj de tiu agado. Oni omaĝe prezentas personajn historiojn de humanitaraj laboristoj pretaj batali kaj preventi la propagadon de Covid-19, de tiuj, kiuj oferas nutraĵojn al la plej vundeblaj, de tiuj, kiuj donas sekurajn spacojn por virinoj kaj knabinoj dum la izoliĝoj, kaj de tiuj, kiuj asistas naskojn. Oni ankaŭ omaĝos la batalantojn kontraŭ plagoj de lokustoj, kaj tiujn laborantajn en rifuĝejaj kampoj en la kunteksto de la pandemio. Pasintjare 483 humanitaraj gelaboristoj estis atakitaj en okazintaĵoj en Sirio, Suda Sudano, Demokratia Respubliko Kongo, Afganio, Centrafrika Respubliko, en Jemeno kaj en Malio. Siaflanke, la Monda Organizo pri Sano forte kondamnis tiajn atakojn. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Katastrofo en Mediteraneo: merkrede, la 20an de aŭgusto 2020, Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo informis, ke almenaŭ 45 migrantoj kaj rifuĝintoj mortis tiu-semajne marvaste de Libio en la plej mortiga ŝip-pereo de la jaro. La "Alta Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj", kaj La "Internacia Organizaĵo por la Migradoj" menciis en komuna komunikaĵo, ke 37 personoj estis sukuritaj de fiŝkaptistoj. Ili eksplikis, ke almenaŭ 45 aliaj personoj mortis, kiam la motoro de ilia boato eksplodis marvaste de Libio. Post tiu nova tragedio, sume 450 migrantoj kaj rifuĝintoj mortis en Mediteraneo ĉi-jare, sed la vera nombro de viktimoj, kiu estas nekonata, kaj certe estas multe pli alta, laŭ la agentejoj. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Rasisma polica perforto en Usono: dimanĉe, la 23an de aŭgusto 2020, viro nomita Jacob Blake troviĝas en malsanulejo inter vivo kaj morto, post kiam policisto de la urbo Kenoŝa, en Viskonsino, Usono, sepfoje pafis lin en la dorson. En tiu momento troviĝis tri filetoj de la viktimo en la aŭtomobilo kaj ili vidis la murdan atencon kontraŭ ilia patro. La kantono Kenoŝa tuj dekretis ĝeneralan elirmalpermeson. Kiel estas videble en la filmo de la kanalo ABC, la polico uzadis plorigajn gasojn por dispeli la manifestaciantojn, kiuj kolektiĝis sur la stratoj dimanĉon vespere, reage al la publikigo de la video en Fejsbuko. La justico anoncis lanĉon de enketo pri la afero, kiu okazas tri monatojn post la morto de George Floyd, Afrik-usonano mortigita de la polico en Mineapolo, kiu relanĉis la movadon "Black Lives Latter" aŭ: "Nigrulaj vivoj gravas". (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)