Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-08-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Funkciuloj de ĉina ĝenerala konsulejo en Houston revenis al
Ĉinio
– Google kreis novan servon pri tertrem-averto per poŝtelefono
– La Programo "Lasu neniun spuron" estas provata en arbarparkoj
de Pekino
– La unua patento pri vakcino kontraŭ KOVIM-19 estis aprobita en
Ĉinio
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Funkciuloj de ĉina ĝenerala konsulejo en Houston revenis al
Ĉinio
Vespere de la 17-a de aǔgusto, per ĉartita aviadilo, ĉiuj laborantoj
de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston atingis Pekinon, kie la
Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio okazigis mallongan
ceremonion por ilin bonvenigi. Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj
ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis en la ceremonio kaj parolis.
– Google kreis novan servon pri tertrem-averto per poŝtelefono
Google anoncis novan servon por poŝtelefonoj kun la operaciumo
Androjdo. Kiam okazos tertremo kun magnitudo de pli ol 4,5,
uzantoj en tiu regiono ricevos plenekranan averton kun indiko, ke ili
kuŝu surtere kaj serĉu sekuran lokon. Ekrano de poŝtelefono ankaŭ
montros la taksitan magnitudon kaj la distancon inter la epicentro kaj
la uzanto. Laŭplane, tiu servo estos inaŭgurita venontjare.
– La Programo "Lasu neniun spuron" estas provata en arbarparkoj
de Pekino
"Lasu neniun spuron" estas agado, kiu celas atentigi homojn pri
konservado kaj protektado de la natura medio. Antaŭtagmeze de
la 15a de aŭgusto preskaŭ ĉiu vizitanto en la arbarparko Xishan de

Pekino ricevis degenerigeblan plastan sakon. Post kolekto de
sufiĉaj rubaĵoj dum vizito en la parko kaj transdono de ili al
funkciulo ĉe la elirejo, vizitantoj ricevis kiel premio enirbileton por
viziti la parkon.
– La unua patento pri vakcino kontraŭ KOVIM-19 estis aprobita en
Ĉinio
Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto de Ĉinio aprobis la unuan
peton pri patento de vakcino kontraŭ KOVIM-19, prezentita de la
esploristo Chen Wei. Tio estas la unua patento pri vakcino kontraŭ
KOVIM-19 en Ĉinio. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto
Xi Jinping atentigas pri la neceso doni prioritaton al homa sano kaj
plibonigi administradon de vakcinoj kaj kuraciloj.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn