Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoDefendanto de homaj rajtoj mortis en turka prizono: ĵaŭde, la 27an de aŭgusto 2020, en hospitalo en Istanbulo, Turkio mortis la 42-jara Ebru Timtik, advokatino, defendantino de homaj rajtoj. Ŝi malsatstrikis dum 238 tagoj, postulante justan juĝon por si kaj 17 siaj kolegoj. Polico dispelis ŝiajn amikojn surstrate per larmogaso. En la lastaj sep jaroj en Turkio okazis 392 mil akuzoj pri rompo de la Turka Krima Leĝaro rilata al terorismo. De 2016 ĝis 2019 pro akuzoj pri membreco en teroristaj organizaĵoj estis kondamnitaj 220 mil homoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Politika krizo en Belorusio: lunde, la 24an de aŭgusto 2020, Aleksandr Lukaŝenko, la aŭtoritata prezidanto de Belorusujo, kontraŭstaris amasajn protestojn, dum kiuj manifesticiantoj postulis lian tujan eksiĝon. Prezidanto Lukaŝenko dramece alvenis sur la scenejo per helikoptero malkaŝe kaj defie portante aŭtomatan pafilon [sturmfusilon AK-47]. Eŭropa Unio jam malagnoskis la rezultojn de la Belorusia baloto: dum urĝa kunveno oni aprobis decidon pri personaj sankcioj kontraŭ altranguloj, komplicaj je falsado de la prezidenta baloto kaj apliko de perforto kontraŭ pacaj manifestaciantoj. Dume tra la lando daŭras la protestoj. (Laŭ raporto de Eŭronovaĵoj kaj Vikinovaĵoj)

Omaĝe al la sanlaboristoj: la pasinta 19a de aŭgusto 2020, estis la Monda Tago de Humaneca Helpo, kiu omaĝas la laboristojn pri sano, kiuj helpas rilate urĝojn, kiel tiujn nun suferataj de la homaro kaŭze de Covid-19, raportis la informagentejo Prensa Latina. Dum tiu ĉi agotago oni omaĝas ĉiujn, kiuj donas sanitaran protekton al milionoj da personoj tutmonde, kaj al tiuj, kiuj estis murditaj aŭ vunditaj en la plenumo de tiu laboro, ĉefe, al tiuj, kiuj spite al la malfacilaĵoj kaj danĝeroj daŭrigas tiun agadon. La Monda Tago de Humaneca Helpo originis en la bombardado kontraŭ la konstruaĵo de UN en Bagdado, Irako, antaŭ 10 jaroj, provokinta la forpason de 22 laboristoj de tiu agado. Oni omaĝe prezentas personajn historiojn de humanitaraj laboristoj pretaj batali kaj preventi la propagadon de Covid-19, de tiuj, kiuj oferas nutraĵojn al la plej vundeblaj, de tiuj, kiuj donas sekurajn spacojn por virinoj kaj knabinoj dum la izoliĝoj, kaj de tiuj, kiuj asistas naskojn. Oni ankaŭ omaĝos la batalantojn kontraŭ plagoj de lokustoj, kaj tiujn laborantajn en rifuĝejaj kampoj en la kunteksto de la pandemio. Pasintjare 483 humanitaraj gelaboristoj estis atakitaj en okazintaĵoj en Sirio, Suda Sudano, Demokratia Respubliko Kongo, Afganio, Centrafrika Respubliko, en Jemeno kaj en Malio. Siaflanke, la Monda Organizo pri Sano forte kondamnis tiajn atakojn. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)