Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoPaco en Sudano: sabate, la 29an de aŭgusto 2020, la Sudana Revolucia Fronto subskribis packontrakton kun la registaro por fini militadon, kiu daŭris 17 jarojn. La oficiala ceremonio okazis en Ĵubo, ĉefurbo de Sud-Sudano, kie respektivaj intertraktoj daŭris ekde la fino de 2019. La milito en Darfuro kaj sudaj regionoj de Sudano estas unu el la plej longdaŭraj kaj sangoverŝaj konfliktoj en la nuntempa historio. Krueleco de registaraj kaj por-registaraj kvazaŭmilitaj trupoj plurfoje kaŭzis indignon de internaciaj homrajtaj organizaĵoj. Ekde 2007 daŭras la Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Defendanto de homaj rajtoj mortis en turka prizono: ĵaŭde, la 27an de aŭgusto 2020, en hospitalo en Istanbulo, Turkio mortis la 42-jara Ebru Timtik, advokatino, defendantino de homaj rajtoj. Ŝi malsatstrikis dum 238 tagoj, postulante justan juĝon por si kaj 17 siaj kolegoj. Polico dispelis ŝiajn amikojn surstrate per larmogaso. En la lastaj sep jaroj en Turkio okazis 392 mil akuzoj pri rompo de la Turka Krima Leĝaro rilata al terorismo. De 2016 ĝis 2019 pro akuzoj pri membreco en teroristaj organizaĵoj estis kondamnitaj 220 mil homoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Politika krizo en Belorusio: lunde, la 24an de aŭgusto 2020, Aleksandr Lukaŝenko, la aŭtoritata prezidanto de Belorusujo, kontraŭstaris amasajn protestojn, dum kiuj manifesticiantoj postulis lian tujan eksiĝon. Prezidanto Lukaŝenko dramece alvenis sur la scenejo per helikoptero malkaŝe kaj defie portante aŭtomatan pafilon [sturmfusilon AK-47]. Eŭropa Unio jam malagnoskis la rezultojn de la Belorusia baloto: dum urĝa kunveno oni aprobis decidon pri personaj sankcioj kontraŭ altranguloj, komplicaj je falsado de la prezidenta baloto kaj apliko de perforto kontraŭ pacaj manifestaciantoj. Dume tra la lando daŭras la protestoj. (Laŭ raporto de Eŭronovaĵoj kaj Vikinovaĵoj)