Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKontraŭleĝaj kolonioj en Cisjordanio: lastatempe, la plej alta jurisdikcio de Israelo opiniis, ke la kolonio "Mitzpe Kramim" estis konstruita sur privataj palestinaj teroj, kaj estu redonitaj al iliaj proprietuloj. Por la tria fojo en la historio de Israelo, detruado de kolonio estas ordonita. Por la internacia juro, kaj ankaŭ la israela, temas pri kontraŭleĝa kolonio. La kontraŭ-kolonia organizaĵo Pacon Nun ĝojiĝis pro tiu juĝo, agnoskante, ke la kolonianoj de "Mitzpe Kramim" "ŝtelis la privatajn terojn de palestinanoj". La juĝo estis vigle atakita fare de Benjamin Netanjahu kaj aliaj dekstraj politikistoj. Pacon Nun estas eksterparlamenta israela politika movado, kiu havas – laŭ siaj deklaroj – la celon influi la publikan opinion kaj konvinki la israelan registaron pri neceso kaj ebleco "de justa paco kaj historia interkompreniĝo kun la palestina popolo kaj la arabaj landoj, surbaze de teritoria rezigno." (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Paco en Sudano: sabate, la 29an de aŭgusto 2020, la Sudana Revolucia Fronto subskribis packontrakton kun la registaro por fini militadon, kiu daŭris 17 jarojn. La oficiala ceremonio okazis en Ĵubo, ĉefurbo de Sud-Sudano, kie respektivaj intertraktoj daŭris ekde la fino de 2019. La milito en Darfuro kaj sudaj regionoj de Sudano estas unu el la plej longdaŭraj kaj sangoverŝaj konfliktoj en la nuntempa historio. Krueleco de registaraj kaj por-registaraj kvazaŭmilitaj trupoj plurfoje kaŭzis indignon de internaciaj homrajtaj organizaĵoj. Ekde 2007 daŭras la Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)

Defendanto de homaj rajtoj mortis en turka prizono: ĵaŭde, la 27an de aŭgusto 2020, en hospitalo en Istanbulo, Turkio mortis la 42-jara Ebru Timtik, advokatino, defendantino de homaj rajtoj. Ŝi malsatstrikis dum 238 tagoj, postulante justan juĝon por si kaj 17 siaj kolegoj. Polico dispelis ŝiajn amikojn surstrate per larmogaso. En la lastaj sep jaroj en Turkio okazis 392 mil akuzoj pri rompo de la Turka Krima Leĝaro rilata al terorismo. De 2016 ĝis 2019 pro akuzoj pri membreco en teroristaj organizaĵoj estis kondamnitaj 220 mil homoj. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)