Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoKontraŭ-maska frenezo: sabate, la 29an de aŭgusto 2020, en Berlino kaj Londono, Vieno kaj Zuriko, kaj en pluraj aliaj grandaj urboj tra Eŭropo estis organizitaj manifestacioj kontraŭ la surhavo de maskoj. La plej ampleksa kolektiĝo okazis en Berlino. Ĉirkaŭ 38 000 personoj manifestaciis ĉe la Brandenburgo-Pordo. Inter la skeptikuloj de Covid-19 [Kovim-19] troviĝis miksaĵo de skeptikuloj pri la kronviruso, komplotismaj teoriuloj kaj kontraŭ-vakcinaj aktivuloj – ankaŭ ĉeestis membroj de la germana ekstremdekstra medio. La manifestacio estis finfine disigita de la polico post du horoj pro senrespekto de la sanitaraj aranĝoj. En Londono, mil manifestaciantoj kontraŭ la trudizoliĝo, kontraŭ la vakcinoj kaj kontraŭ la maskoj, postulis finon de la sanitaraj aranĝoj de la registaro, kaj la rajton esti trafita de Covid-19 – "se ĝi ekzistas", ili diris – sen interveno de la Ŝtato. En Parizo, 200 ĝis 300 personoj protestis kontraŭ deviga surhavo de maskoj. La manifestaciantoj, inter kiuj kelkaj svingis afiŝtabulojn, sur kiuj estis skribite "Haltigu la mensogojn", estis rapide ĉirkaŭitaj de la polico, kiu monpunis per ĝis 135 eŭroj tiujn, kiujn ne surhavis maskon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Kontraŭleĝaj kolonioj en Cisjordanio: lastatempe, la plej alta jurisdikcio de Israelo opiniis, ke la kolonio "Mitzpe Kramim" estis konstruita sur privataj palestinaj teroj, kaj estu redonitaj al iliaj proprietuloj. Por la tria fojo en la historio de Israelo, detruado de kolonio estas ordonita. Por la internacia juro, kaj ankaŭ la israela, temas pri kontraŭleĝa kolonio. La kontraŭ-kolonia organizaĵo Pacon Nun ĝojiĝis pro tiu juĝo, agnoskante, ke la kolonianoj de "Mitzpe Kramim" "ŝtelis la privatajn terojn de palestinanoj". La juĝo estis vigle atakita fare de Benjamin Netanjahu kaj aliaj dekstraj politikistoj. Pacon Nun estas eksterparlamenta israela politika movado, kiu havas – laŭ siaj deklaroj – la celon influi la publikan opinion kaj konvinki la israelan registaron pri neceso kaj ebleco "de justa paco kaj historia interkompreniĝo kun la palestina popolo kaj la arabaj landoj, surbaze de teritoria rezigno." (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Paco en Sudano: sabate, la 29an de aŭgusto 2020, la Sudana Revolucia Fronto subskribis packontrakton kun la registaro por fini militadon, kiu daŭris 17 jarojn. La oficiala ceremonio okazis en Ĵubo, ĉefurbo de Sud-Sudano, kie respektivaj intertraktoj daŭris ekde la fino de 2019. La milito en Darfuro kaj sudaj regionoj de Sudano estas unu el la plej longdaŭraj kaj sangoverŝaj konfliktoj en la nuntempa historio. Krueleco de registaraj kaj por-registaraj kvazaŭmilitaj trupoj plurfoje kaŭzis indignon de internaciaj homrajtaj organizaĵoj. Ekde 2007 daŭras la Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro. (Laŭ raporto de Vikinovaĵoj)