Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-08-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– TikTok komencis proceson kontraŭ registaro de Trump.
– Miljaraj Mjaŭaj kantoj estas daŭre aŭskultataj en pitoreskejoj de
Chongqing.
– Intertraktantoj pri komerco de Ĉinio kaj Usono babilis per
telefono.
– Tramo kun alta kapacito ekfunkcios en Ĉinio.
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– TikTok komencis proceson kontraŭ registaro de Trump.
La 24an de aŭgusto la kompanio TikTok oficiale prezentis akton de
plendo al la tribunalo de federacia distrikto de Usono, akuzante la
usonan registaron pri kontraŭleĝa administra ordono al la
kompanio TikTok kaj ĝia patra kompanio Bytedance. La 6an de
aŭgusto usona prezidento Trump subskribis administran ordonon,
laŭ kiu TikTok minacas la nacian sekurecon de Usono.
– Miljaraj Mjaŭaj kantoj estas daŭre aŭskultataj en pitoreskejoj de
Chongqing.
Kiel fonto de mjaǔ-aj folkloraj kantoj, Anzi-urbeto, en la urbo
Chongqing de Ĉinio, bone konservas mjaǔ-ajn kantojn kaj
kulturon. Anzi-aj mjaǔ-aj kantoj enlisitiĝis kiel nemateria kultura
heredaĵo de Chongqing en 2007 kaj kiel reprezenta programo de
nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio en 2014. Tiuj kantoj daŭre
eĥas tra valoj, riveroj kaj aliaj pitoreskejoj de Anzi-urbeto.
– Intertraktantoj pri komerco de Ĉinio kaj Usono babilis per
telefono.
La 25an de aŭgusto, reprezentantoj de Ĉinio kaj Usono havis
konstruivan telefonan dialogon pri temoj kiel plifortigo de kunordigo
de makroekonomiaj politikoj kaj efektivigo de la unua fazo de ĉin-

usona ekonomia kaj komerca interkonsento. En sia libro Regado
de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke necesas plifortigi
reciprokajn fidon kaj respekton inter landoj de la mondo per la
vasta uzo de dialogo kaj intertraktado.
– Tramo kun alta kapacito ekfunkcios en Ĉinio.
La 22-an de aǔgusto ĉina lokomotiva kompanio CRRC en Zhuzhou
prezentis tramon uzotan en la flughaveno Changshui de la urbo
Kunming, en Yunnan-provinco de Ĉinio. La tramo kun 7 vagonoj
povas enteni 500 homojn kaj fini ŝargadon de siaj altkapacitaj
baterioj dum 30-sekunda halto ĉe stacio. Plenŝargite, ĝi povas veturi
5 kilometrojn sur rekta kaj glata vojo, kun la plej alta rapideco de 70
kilometroj pohore.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn