Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈinio kaj la Dua Mondmilito: la 3a de septembro 2020 markas la 75an datrevenon de la venko en la Dua Mondmilito kontraŭ faŝismo kaj la 15a de aŭgusto markas la 75an datrevenon de senkondiĉa kapitulaco de Japanio. Tamen en la historiaj materialoj de Eŭropo pri la Dua Mondmilito, la lasta estis ofte ignorata. Al multaj orientaziaj landoj, precipe al Ĉinio, la 15a de aŭgusto estas memorinda tago de venko. Antaŭ dekoj da jaroj, la invada milito lanĉita de Japanio kaŭzis seriozan detruon al orientaziaj landoj, precipe al Ĉinio. Dum la milito la japana armeo eĉ faris vivmedicinan eksperimenton al militkaptitoj kaj civitanoj de Ĉinio. La agaĉo estas sama ol tiu de naziistoj. Estas historio plena de doloro por Ĉinio. En la milito mortis kaj vundiĝis pli ol 30 milionoj da ĉinaj armeanoj kaj civiluloj, malpli multe ol nur de Sovetunio. La historio estas ege grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por Sud-Koreio, Filipinioj kaj Singapuro. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)

Ĉu Kremla venenado? La novaĵ-agentejo Associated Press (AP) raportis la 20an de aŭgusto 2020, ke rusia opoziciulo Aleksej Naval’nij [Алексей Нава́льный], unu el la plej publikaj kritikistoj de Vladimir Putin, kuŝis en komato en hospitalo, viktime de tio, kion diris liaj aliancanoj, ŝajnas esti venenado kreita de Kremlo. La 44-jaraĝa Naval’nij malsaniĝis dum flugo reen al Moskvo de la siberia urbo Tomsk kaj estis prenita al hospitalo, post kiam la aviadilo krize surteriĝis en Omsko. Poste, la organizo de Naval’nij aranĝis transloki lin al Germanio por kuracado. Ili diris al radiostacio, ke li certe konsumis venenon en la teo, kiun li trinkis en flughavena kafejo antaŭ ol eniri la aviadilon. Dum la flugo li iris al la necesejo kaj perdis konscion, kaj estis en komato kaj poste sub ventolilo en grava stato ekde tiam. Kelkaj opoziciaj personoj en Rusio rapide sugestis implikiĝon de Kremlo. Pjotr Verzilov [Пётр Верзи́лов], membro de la protesta grupo Pussy Riot, kiu finis intensan prizorgon en malsanulejo post suspektata veneniĝo en 2018, diris: "Ni certas, ke la solaj homoj, kiuj kapablas celi Naval’nij aŭ min, estas rusiaj sekurecaj servoj kun definitiva permeso de la rusa politika gvidantaro.". Li aldonis: "Ni kredas, ke Putin sendube estas homo, kiu donis tiun permeson en ĉi tiu situacio. (Laŭ raporto de Associated Press – AP)

Kontraŭ-maska frenezo: sabate, la 29an de aŭgusto 2020, en Berlino kaj Londono, Vieno kaj Zuriko, kaj en pluraj aliaj grandaj urboj tra Eŭropo estis organizitaj manifestacioj kontraŭ la surhavo de maskoj. La plej ampleksa kolektiĝo okazis en Berlino. Ĉirkaŭ 38 000 personoj manifestaciis ĉe la Brandenburgo-Pordo. Inter la skeptikuloj de Covid-19 [Kovim-19] troviĝis miksaĵo de skeptikuloj pri la kronviruso, komplotismaj teoriuloj kaj kontraŭ-vakcinaj aktivuloj – ankaŭ ĉeestis membroj de la germana ekstremdekstra medio. La manifestacio estis finfine disigita de la polico post du horoj pro senrespekto de la sanitaraj aranĝoj. En Londono, mil manifestaciantoj kontraŭ la trudizoliĝo, kontraŭ la vakcinoj kaj kontraŭ la maskoj, postulis finon de la sanitaraj aranĝoj de la registaro, kaj la rajton esti trafita de Covid-19 – "se ĝi ekzistas", ili diris – sen interveno de la Ŝtato. En Parizo, 200 ĝis 300 personoj protestis kontraŭ deviga surhavo de maskoj. La manifestaciantoj, inter kiuj kelkaj svingis afiŝtabulojn, sur kiuj estis skribite "Haltigu la mensogojn", estis rapide ĉirkaŭitaj de la polico, kiu monpunis per ĝis 135 eŭroj tiujn, kiujn ne surhavis maskon. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)