Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-09-08
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoManifestacioj en Bulgario: merkrede, la 2an de septembro [2020], la alfrontiĝoj inter la bulgara polico kaj manifestaciantoj kaŭzis pli ol 45 vunditojn, dum la Parlamento kunsidis por komenci diskutadon pri projekto de nova konstitucio post du semanoj da kontraŭ-registaraj kunvenoj. La polico pafis grenadojn kun ploriga gaso kaj arestis 35 personojn. La manifestaciantoj ĵetis ovojn, pomojn kaj rubaĵojn al la parlamento. Temis pri la unua tago markita de perforto de post la komenciĝo en julio de ĉiutagaj manifestacioj kontraŭ koruptado. Merkredon [02 sep 2020], la bulgara prezidento Rumen Radev alvokis la registaron, ke ĝi demisiu, responde al la petoj de miloj da manifestaciantoj, kiuj deziras la demision de Ĉefministro Bojko Borisovkaj de ĝenerala prokuroro Ivan Geŝev. Ili akuzas ambaŭ, ke ili ebligas oligarkian mafion regi la landon. De preskaŭ du monatoj, la manifestaciantoj blokas la vojojn kaj organizas ĉiutagajn manifestaciojn en la ĉefurbo, Sofio, kaj en aliaj urboj. Cele akiri subtenon de naciisma organizaĵo, la konservativuloj konsentis interalie enskribi en la novan konstitucion, se ĝi estos adoptita, ke geedziĝo estas ekskluzive unuiĝo inter viro kaj virino. (Laŭ raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Joe Biden kritikas la politikon de Donald Trump pri Kubo: ĵaŭde, la 3an de septembro 2020, la demokrata kandidato al la usona prezidanteco, Joe Biden, elstarigis la fiaskon de Donald Trump en sia politiko al Venezuelo kaj promesis repreni la nivelon de diplomatiaj rilatoj ekzistintaj kun Kubo dum la registaro de Barack Obama. Dum intervjuo Biden esprimis ke la katastrofaj politikoj de la Blanka Domo faciligis ke la venezuela prezidento, Nicolás Maduro, iĝu pli forta. Por Biden, la “malkohera” fokuso de Donald Trump apartigas la internaciajn partnerojn, subfosante la kaŭzon de la demokratio, kaj lia politiko ne sukcesis mildigi la homan suferon de milionoj da venezuelanoj. Aliflanke, Biden parolis pri la sieĝo kontraŭ Kubo flanke de Usono kaj emfazis ke, se li estus elektita, li reprenus la politikojn starigitajn de la tiama prezidento Barak Obama kaj laborus por riparigi la rilaton inter Vaŝingtono kaj Havano, kiu estis malfortigitaj kun la alveno de Trump al la Blanka Domo. La demokrata kandidato diris: “Mi renversus la fiaskajn politikojn de Trump, provokintajn damaĝojn al la kubanoj kaj ties familioj. Trump nenion faris por impulsi la demokration kaj la homajn rajtojn”. Laŭ la rezultoj de la ĵus faritaj enketoj pri la elekta panoramo en Usono, la demokratoj antaŭiras la respublikanojn pri voĉdona intenco je tutlanda nivelo. Trump mem agnoskis, ke li povos perdi al Biden. Laŭ la analizistoj, la kandidato de la respublikanoj povos uzi kiun ajn “manovron” por venki la 3an de novembro [2020]. La administracio de Trump alfrontas kritikojn pro la mastrumo de la kronvirusa pandemio kaj ankaŭ pro la respondoj fronte al kontraŭrasismaj protestoj. (Laŭ raporto de Maritza Gutiérrez González)

Ĉinio kaj la Dua Mondmilito: la 3a de septembro 2020 markas la 75an datrevenon de la venko en la Dua Mondmilito kontraŭ faŝismo kaj la 15a de aŭgusto markas la 75an datrevenon de senkondiĉa kapitulaco de Japanio. Tamen en la historiaj materialoj de Eŭropo pri la Dua Mondmilito, la lasta estis ofte ignorata. Al multaj orientaziaj landoj, precipe al Ĉinio, la 15a de aŭgusto estas memorinda tago de venko. Antaŭ dekoj da jaroj, la invada milito lanĉita de Japanio kaŭzis seriozan detruon al orientaziaj landoj, precipe al Ĉinio. Dum la milito la japana armeo eĉ faris vivmedicinan eksperimenton al militkaptitoj kaj civitanoj de Ĉinio. La agaĉo estas sama ol tiu de naziistoj. Estas historio plena de doloro por Ĉinio. En la milito mortis kaj vundiĝis pli ol 30 milionoj da ĉinaj armeanoj kaj civiluloj, malpli multe ol nur de Sovetunio. La historio estas ege grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por Sud-Koreio, Filipinioj kaj Singapuro. (Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia)